Germania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Germania (1914) fare de Friedrich August von Kaulbach.

Germania estis konsiderata, precipe dum la 19-a jarcento, kiel alegorio de la germana nacio, de Ĝermanio.

Ekde la romia imperio troviĝis bildo de virino por reprezenti Ĝermanio; ekzemple, sur moneroj de imperiestro Domitiano legeblas kun tia bildo : "Germania capta", kio signifas el la latina "Kaptita Ĝermanio" pro aludo al romia venko super la Ĥatoj.

Same, dum la mezepoko, troviĝas en evangelilibro de imperiestro Otto la 3-a alegorio de Germanio, Germania, kune kun Roma, Gallia kaj Sclavinia.

Dum la unua parto de la 19-a jarcento, strebadoj por unuigi Germanion, kiu estis disigata en multaj ŝtatetoj, ekaperis samtempe kiel kreskanta naciismo. Ĝi evidentiĝis unue tra la poezio kaj kreskis dum bataloj por konkeri nordan teritorion "Schleswig-Holstein"; dum la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj, ĝi manifestiĝis ekzemple en la pentrarto kaj plastikarto, favorigita dum la festoj organizitaj de pafantoj, kantistoj kaj aliaj gimnastikistoj kiuj strebadis ĉiuj al unuiĝo de la nacio.

La unua populara reprezentaĵo de Germania estis kreita de pentristo el Düsseldorf, Lorenz CLASEN : Germania kiel gardistino ĉe la Rejno [Wacht am Rhein].

La disvastigo de tiu alegorio pligrandiĝis dum la jaroj 1870-1871 : multnombraj monumentoj (triumfaj aŭ aliaj) aperigis novajn stilojn; inter tiuj fariĝis la Monumento de Niederwald , far Johannes SCHILLING, la plej populara. Tiu Germania estas miksaĵo de valkirio, virgulino de la batalkampoj, kaj de germana patrino kiu materiigas la ĉion-brakumantan patrujon.