Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bundesrepublik Deutschland
Federacia Respubliko Germanio
Flago de Germanio
(Detaloj)
Blazono de Germanio
(Detaloj)
Nacia himno: Das Deutschlandlied
Nacia devizo: “Einigkeit und Recht und Freiheit”

(Germana por: Unueco kaj justeco kaj libereco)

Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Berlino
Oficiala(j) lingvo(j) germana
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo
 % de akvo
357.050 km² km²
?
Loĝantaro 82.373.000
Loĝdenso 231/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .de
Landokodo DE
Telefona kodo 49
Politiko
Politika sistemo Federacia demokratia respubliko
Ŝtatestro Federacia Prezidento Joachim Gauck

ekde la 18-a de marto 2012

Ĉefministro Kancelierino Angela Merkel

ekde la 28-a de oktobro 2009 por kvar jaroj

Nacia tago 3-a de oktobro, Tago de la germana unueco (ekde 1990)
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2008[1]
– suma 3667,513 miliardoj da USD
– pokapa 40.875 USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio Germana Esperanto-Asocio
v  d  r
Information icon.svg

GermanioGermanujo estas demokrata federacia ŝtato en Mezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estas Danio, Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svislando, Francio, Luksemburgo, Belgio kaj Nederlando; la Norda Maro kaj la Balta Maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.

La oficiala titolo estas Federacia Respubliko Germanio (germanlingve Bundesrepublik Deutschland [Búndesrepubli:k Dójĉlant]Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu ), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidento post la Dua Mondmilito, Theodor Heuss. La federacia ĉefurbo kaj registara centro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: Federacia urbo) Bonn.

La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj landoj.

Germanio havas pli ol 82 milionojn da loĝantoj kaj post Rusio estas la dua plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj, Nato kaj la G8-ŝtatoj.

Ekonomio kaj industrio[redakti | redakti fonton]

En 2008 la malneta enlanda produkto estis laŭ aktualaj prezoj 3667,513 miliardoj da usonaj dolaroj,[1] do mezume ĉ. 40.875 usonaj dolaroj por ĉiu loĝanto.

Ĉefa faktoro de la bona industrio de Germanio estis dum multaj jarcentoj la grundaj resursoj en la Ruhr-Regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Germanio situas en Mezeŭropo, inter 47°16'15" kaj 55°05'33" laŭ norda latitudo kaj inter 5°52'01" kaj 15°02'37" laŭ orienta longitudo. Germanio norde limas al Danio (sur longeco de 67 km), nordoriente al Pollando (442 km), oriente al Ĉeĥio (811 km), sudoriente al Aŭstrio (815 km, sen la limo tra la Konstanca Lago), sude al Svislando (316 km, inkluzive la limon de la eksklavo Büsingen, sed sen la limo tra la Konstanca Lago), sudokcidente al Francio (448 km), okcidente al Luksemburgo (135 km) kaj Belgio (156 km) kaj nordokcidente al Nederlando (567 km). La tuta longeco de la limo estas 3.757 km. La nordokcidentaj marbordoj de Norda Maro kaj Balta Maro formas naturan limon. En la sudo, Germanio havas porcion da Alpoj (vd. Montaroj kaj mallevaĵoj).

Akvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de riveroj en Germanio.

La plej grava rivero de Germanio estas la Rejno, venanta el Svislando, limanta al Francio, transiranta okcidentan Germanion (interalie Rejnlandon) kaj forlasante al Nederlando.

En la sudo fluas la Danubo, fontanta en Ŝvabio, forlasante al Aŭstrio.

Venanta el Ĉeĥio, la Elbo trafluas orientan Germanion kaj plilarĝiĝanta post Hamburgo, ĝi fluas en la Nordan Maron. La Odro estas limrivero al Pollando.

Grandaj lagoj en Germanujo estas inter alie la Konstanca Lago kaj Müritz.

Gravas por la lando ankaŭ la kanaloj, subzorge de la Akvotransporta oficejo de Germanio.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Kretroko sur la insulo Rügen en 2003

Inter la plej gravaj insuloj de Germanio estas Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand kaj Pellworm.

Mezurita laŭ la marborda linio, Germanio havas rimarkindan kvanton da insuloj. En la Norda Maro la insuloj plej ofte estas en arkipelagoj, kiuj antaŭsituas la firmteron kaj kiuj reprezentas reziduan firmteron separitan de marbordo per landmalaltiĝo kaj sekvanta superakvigado. Tiuj estas subdividitaj en nordfrisajn kaj orientfrisajn insulojn, kiuj estas konsisteroj de la germana Vadmaro. La nord-frisaj insuloj apartenas al Ŝlesvigo-Holstinio kaj konsistas el la pli grandaj insuloj Sylt, Föhr, Amrum, Pellworm kaj Nordstrand kaj la konsiderinde pli malgrandaj haligoj (insuletoj). La orientfrisaj insuloj, kiuj apartenas al Malsupra Saksio, estas tre similaj laŭ grandeco kaj konstruo. La plej granda el tiuj insuloj estas Borkum. Speciala kazo estas la tre malproksime situanta insulo Helgoland, la sola germana insulo en libera maro.

La insuloj situantaj en la Balta maro tendence estas pli grandaj kaj pli reliefiĝaj. La plej granda el tiuj kaj samtempe la plej granda insulo de la tuta lando estas Rügen. Dua laŭ grandeco estas Usedom, kies orienta anguleto jam apartenas al Pollando.

Montaroj kaj mallevaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Tirpintmasivo de la okcidenta flanko.

La plej bone konata, parte germana montaro estas la alpoj, situanta en la sudo de Germanujo kaj estanta la sola altmontaro en la tuta nacio. Tie situas la plej alta monto nomata Zugspitze (2.962 m, elparolata kiel Cúgŝpice). De la sudo ĝis la nordo la mezaltaj montaroj tendence plialtiĝas kaj vastiĝas. Tiel, la federacia subŝtato, en kiu la alpoj komenciĝas, nome al Bavarujo, dividiĝas en la tiel-nomata Supra Bavario, kiu jam enkondukas la alpojn per pli alta grundo, kaj la Malsupra Bavario, kiu estas altece malpli alta ol la Supra parto de la subŝtato.

Alia konata montaro estas la Harco-montaro situante meze de Germanujo kiel plej norda montaro de la lando. Ĝi situas en la subŝtatoj Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingujo. En la harca montaro ankaŭ situas la konata esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Aliaj gravaj montaroj en Germanujo estas la Elba Grejsmontaro, la Ercmontaro kaj la Luzacia Montaro. La plej alta mezmontara pinto estas la Feldberg (1.493 m) en la Ŝvarcvaldo.

Politika sistemo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Konstitucio (Germanio).

La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento (germane Bundestag), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.

Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (germane Bundesrat), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto nek ĉambro de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la malnova Reichstag antaŭ 1806. La Federacia Konsilio konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).

Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron (germane Bundeskanzler) laŭ propono de la Federacia Prezidanto. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidanto la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur se ĝi samtempe elektas novan. Tiu procedo nomiĝas konstrua mocio de demisio (germane Konstruktives Misstrauensvotum).

La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Kunveno. Tiu organo kunvenas nur por elekti Federacian Prezidanton, kutime ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Ekzemple, la prezidento rajtas dissolvi la parlamenton.

Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krom tiuj en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2013) sidas la frakcioj de la verduloj (Alianco '90/La Verduloj) kaj de la Maldekstra Partio, kiu antaŭe nomiĝis PDS (Partio por Demokratia Socialismo). La libera partio (FDP), kiu ĉiam apartenis al la parlamento ekde la kreiĝo de la respubliko, ne plu apartenas al ĝi ekde la federacia elekto de 2013.

Politika subdivido[redakti | redakti fonton]

La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj (LandBundesland, pl. Länder). Ili estas ŝtatecaj politikaj unuoj. Ekde 1990 estas 16 landoj:

Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.

Inter la Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio (Bundesrat), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).

Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Eksterlandaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Jam komence de la 20-a centojaro, Germanujo estis “tro malgranda por regi super aliaj, sed tro granda por la balanco de potencoj en Eŭropo[2]. Ke Germanujo estas “tro granda por Eŭropo, sed tro malgranda por la mondo”[3][4], estas fakto ankaŭ koncerne la hodiaŭan Germanujon, kiu ŝajnas havi precipan rolon en la Eŭropa politiko. Tion kaŭzis la financa dominanteco de Germanujo, pro kiu Angela Merkel, kiu estas kanceliero dum la Eŭropa ŝuldokrizo, gajnis da politika potenco ankaŭ en la aliaj landoj de EU. En Grekujo, kie la krizo plej fortas, koleriĝintaj demonstraciantoj nomis la germanan ŝtaton “kvara regno”, aludante al la “tria regno”, kiu estas sinonimo de Nazia Germanio.

Ekde la eniĝo de okcidenta Germanujo en la NATO, la federacia respubliko apartenas al alianca sistemo de Usono, kiu estas ties plej grava partnero sur la internacia scenejo. Krome, la germana nacio provas ĉiam teni bonajn rilatojn al Israelo, al kiu ĝi ŝuldas multon pro la nazia diktatoreco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Germanio.

Mezepoko ĝis Franca Revolucio de 1789[redakti | redakti fonton]

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfranka regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.

Je la fino de la mezepoko, ĉirkaŭ 1500 p.K., la tiel nomata Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, la tiutempe unuiĝinta Unua Germana Regno kaj la posta orientfranka regno, konsistis el centoj da pli malgrandaj ŝtatoj. Sed ĝi estis nur loza lando, ĉar la princoj kaj reĝoj de la subŝtatoj ankoraŭ havis multe da politika potenco. Kiam eksplodis la Tridekjara Milito de 1618 ĝis 1648, la Imperio estis malplifortigita, ĉar en ĝiaj limoj estiĝis religiaj malsamoj inter la katolika kaj la protestantisma eklezio.

Fine de la 18a jarcento, okazis unu el la plej gravaj okazaĵoj de la eŭropa historio: Per la franca revolucio de 1789 komencis la nova Epoko de la Respubliko kaj la franca absolutismo estis detruita. Sed jam post iom da tempo akiris Napoleono Bonaparte, la revolucia estro, la ŝtatan potencon kaj nomis sin mem Imperiestro de la francoj. Tio ankaŭ influis la germanan politikon, ĉar Napoleono volis pligrandigi la teritorion de Francujo.

1814 ĝis 1871[redakti | redakti fonton]

Post dudek jaroj da sangoplena batalado, la Napoleonaj militoj, dum kiuj Napoleono provis aneksi aliajn landojn, finiĝis kaj la militintaj kontraŭuloj de Francujo (tiuj estis Britujo, Aŭstrujo, Rusujo, Prusujo kaj la aliaj germanaj ŝtatoj) faris konferencon en Vieno (nomita Viena Kongreso de 1814), en kiu estis decidiĝonta la futuro kaj la nova strukturigo de la eŭropa kontinento. Eksaj ŝtatoj estis nun kunigitaj en pli grandaj, ekzemple en Bavarujo. Tiel la germana teritoria formad-proceso progresis. Sed la Viena Kongreso ankaŭ havis aliajn rezultojn por Germanujo: La Germana Federacio estis fondita, loza ŝtata alianco, kiu iomete rememorigas pri la eksa Sankta Romia Imperio, kiu estis disbatita per Napoleono en la jaro 1804. En tiu federacio lokiĝis ankaŭ la grandpotencoj Prusujo kaj Aŭstrujo, kiuj jam delonge konkuradis.

La ideoj, kiuj estis vekitaj en la Franca Revolucio pluvivis, kvankam la princoj kaj reĝoj de la militvenkintaj landoj refirmigis la monarĥiojn en la tiel nomata Bidermajra epoko. Sed tiam la monarĥioj estis konfrontitaj kun demokratiistoj, kiam en la jaro 1848 en Francujo denove eksplodis revolucio. La revolucio estis, same kiel en la jaro 1789, direktata kontraŭ la monarĥioj de Eŭropo. Ĝi ŝanĝis la situacion en multaj landoj, ekzemple en Francujo ĝi restarigis respublikon, sed finfine la revolucio fiaskis, forigita de la trupoj de la monarkoj.

Dua Germana Imperio fondita en Versajlo, 1871. Bismarck staras centre en blanka uniformo.

Baldaŭ post la Revolucio de 1848, la plej grandaj potencoj ene de la Germana Federacio, Aŭstrujo kaj Prusujo, komencis kontraŭagi. La ministroprezidento de la reĝlando Prusujo, Otto von Bismarck, celis unuigi la germanajn ŝtatojn sub la prusa regado. Kiam Prusujo aneksis la teritoriojn de Ŝlesvigo kaj Holstinio, kiuj estis regionoj en norda Germanujo, Aŭstrujo vidis danĝeron en la prusa potenco. En la jaro 1866 eksplodis milito inter la du grandpotencoj, kaj la Germana Federacio, fondita en la Viena Kongreso, disfalis. La sudgermanaj landoj aliĝis kun Aŭstrujo kontraŭ Prusujo, sed tamen ili ne povas venki super la tre progresema reĝlando.

Post la venko de Prusujo en la Interfrata Milito (interfrata, ĉar Prusujo kaj Aŭstrujo estis ambaŭ delonge partoj de la Sankta Romia Imperio, do preskaŭ kiel fratoj), nova alianco estiĝis: la Nordgermana Federacio, kiu estis konfederacio inter ĉiuj aliancanaj ŝtatoj de Prusujo en la Interfrata Milito.

Plua milito kontraŭ Francujo, kiu vidis la rapidan kreskon de la prusa potenco timante tro fortan najbaron, instigis la sudajn ŝtatojn de Germanujo, aliĝi al la Nordgermana Federacio. Post venko super Francujo en 1871, Prusujo estis venkanta mondpotencon, kaj nun ĝi povis esperi, havi sufiĉe da influo al la aliaj germanaj ŝtatoj. Por finigi la Germanan Unuiĝon, Bismarck sendis leteron al la bavaria regno, kiu jam havis grandan influon al la sudgermanaj landoj kaj persvadis lin fari alvokon al ĉiuj reĝoj de tiuj regnoj, proponi al la prusa reĝo titolon de Germana Imperiestro. Akceptinte tion, la prusa reĝo Vilhelmo la 1a iĝis Unua Imperiestro de la Dua - nun estante ne interŝtata alianco, sed tute firma imperia regno - Imperio de Germanujo.

1871 ĝis 1918[redakti | redakti fonton]

Kun ĉirkaŭ du trionoj de ĝia teritorio kaj loĝantaro, Prusujo estis la dominanta parto de la nova Germana Imperio; la reĝo de Prusujo ankaŭ agis kiel Germana Imperiestro, kaj Berlino iĝis ĝia ĉefurbo. La politiko de Bismarcko celis formi aliancojn kun aliaj eŭropaj potencoj, izoli Francujon kaj eviti militon.

Sed kiam Vilhelmo la 2a iĝis Imperiestro de la regno fine de la 19a jarcento, Germanujo serĉis mondvastan agnoskon per kolonioj, ekzemple en Germana Orient-Afriko, Germana Sudokcidenta Afriko, Togolando, kaj Kameruno.[5]. La tempo sekva estis akompanata de granda industriigo en Germanujo, precipe en la Ruhr-regiono. La plej multaj aliancoj, en kiuj Germanujo estis iĝinta parto, ne estis renovigataj, kaj novaj aliancoj eksklusivis la landon.[6]

La 28an de junio 1914, okazis la tiel nomata atenco de Sarajevo, la mortigo de arkiduko Franz Ferdinand kaj lia edzino. Tio estis la finfina instigo de la Unua Mondmilito. Germanujo, kiel parto de la alianco de Centraj Potencoj, devis suferi malvenkon kontraŭ la entento (granda alianco, inter alie kun Francujo kaj Britujo) en unu el la plej sangoplenaj konfliktoj de ĉiuj epokoj. Ĉirkaŭ du milionoj da germanaj soldatoj mortis en la Unua Mondmilito.[7] Kiam Usono eniris en la militon, ĝia prezidento Woodrow Wilson postulis, ke Germanujo demokratiiĝu antaŭ ol iuj traktatoj estis farotaj. Novembre 1918, Germana Revolucio eksplodis kaj devigis kaj Vilhelmon la 2an kaj ĉiujn regantajn princojn eksiĝi. Armistico finigis la militon, la 11an de novembro, kaj Germanujo devis subskribi la traktaton de Versajlo junie 1919. En Germanujo oni konsideris la traktaton kiel humiligan kontinuigon de la milito, kaj ĝi estas ofte citata kiel influo al la ascendo de naziismo.[8] Dume, 1917, eksplodis Soveta Revolucio en Rusujo, kaj la lando fariĝis komunisma reĝimo, laŭ la ideo de la germana filozofo Karl Marks: Sovetunio fondiĝis.

1918 ĝis 1945[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Vajmara Respubliko kaj Nazia Germanio.
Adolf Hitler
Berlino en ruinoj post la Dua Mondmilito

En Vajmaro, kultura urbo en Germanujo, estis malfermita la Nacia Asembleo, kiu havis la taskon, doni al Germanujo novan konstitucion post la malvenkita milito. Ĉar la Imperiestro jam estis eksiĝinta, la ŝtata formo iĝis demokratia, kaj pro tio la nova ŝtato nomiĝis Vajmara Respubliko. Sed rekte en ĝia komenco, la respubliko devis suferi krizajn jarojn, dum kiuj okazis mortigoj de politikistoj, protestoj kontraŭ la traktato de Versajlo, mona krizo kaj okupo de la Ruhr-regiono per francoj kaj belgoj. Krome la nova regno ne estis parto de la Ligo de Nacioj, mondvasta organizaĵo, kiu reprezentis la ŝtataron je tiu tempo kiel antaŭanton de Unuiĝintaj Nacioj. Tion ŝanĝis Gustav Stresemann, kiu iĝis Regna Kanceliero en la plej krizoplena jaro 1923, en kunlaboro kun la franca ĉefministro Aristide Briand, kaj por ebligi al Germanujo la vojon al la ŝtataro, ili ambaŭ ricevis la nobel-premion pri paco.

Sed la germana dekstro konsideris la Versajlan Traktaton kiel nacian insulton, kaj kiam mortis Stresemann (kiel fondanto de paco inter Germanujo kaj Francujo) en 1929, la naziismo povis kreski kaj gajni anojn. En la jaro 1933 iĝis Adolf Hitler Regna Kanceliero, kiu estis ideologie tre dekstra politikisto, kiu devenis el Aŭstrujo. Li estigis diktaturan Germanujon. En tiu diktaturo li lasis persekuti naciajn minoritatojn kaj jam tri jarojn post lia kancelieriĝo, 1936, Germanujo helpis al la faŝisma revolucio en Hispanujo. Kaj tri jarojn post tio, 1939, germanaj soldatoj ekatakis Pollandon; la komenco de la Dua Mondmilito. Kiam ankaŭ Francujo kaj la Sovetunio estis atakitaj de Germanujo, kaj kiam Usono eniris en la militon, la milita fato sin turnis. La milito finiĝis en la jaro 1945, kiam Hitler sin mortigis kaj la armeo de Germanujo kapitulacis.

Post la milito, en kiu la germanoj denove estis venkitaj, la naziistoj estis starigitaj antaŭ la tribunalom de Nurenbergo, kie juĝistoj el la venkintaj ŝtatoj faris juĝojn super la ĉefkrimuloj de la milito. Oni vidis, ke la reĝimo de Hitler ne nur faris suferigan militon, sed ankaŭ estis opresinta ĉiujn, kiuj ne volis esti parto de tiu krimo. Ili praktikis genocidon per mortigi 6 milionojn da Judoj (vd. Holokaŭsto), kaj ili mortigis ĉiujn aliajn homojn, kiuj ne similis al la modelo, kiu estis - laŭ la personeca impreso de Hitler - «arja».

1945 ĝis 1990, du Germanujoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Germanio#Du ŝtatoj en Germanio (1949-1990).
Okupitaj zonoj en Germanujo, 1947.
Berlina Muro antaŭ la Brandenburger Tor antaŭ sia falo en 1989

1945: La Dua Mondmilito ege detruis multegajn urbojn en la tuta Eŭropo. La venkintoj konstatis, ke tiu milito estis eĉ pli vasta, pli detruiginta ol la Unua Mondmilito. Por tio, ke la mondpaco estu garantiota en la futuro kaj ke neniam denove ekestu militoj kiel tiaj, ili decidis je la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj. Sed kvankam preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estis partoj de ĝi, la UN ne povis eviti la tiel nomatan Malvarman Militon: La malsimilecon kaj konkuradon inter la komunisma sistemo de la Sovetunio kaj de la kapitalisma sistemo de Usono. La komunismo en la Sovetunio ne estis tia, pri kia Karl Marks estis pensinta, sed ĝi havis reĝiman estraron.

Kiam Germanujo estis dividita en kvar okupitajn zonojn, la franca, usona kaj brita zonoj unuiĝis, dum la sovetunia zono en la oriento restis sola. Sub la superforto de Usono, la okcidentaj nekomunisma ŝtatoj fondis la tiel nomatan NATO-n, militan pakton, en la jaro 1949. Poste fondiĝis alia milita pakto, nome la Varsovia Kontrakto, kiel ekvivalenta komunisma interŝtata alianco, dominata de la Sovetunio. La limo de la nekomunismaj al la komunismaj ŝtatoj estis nomata Fera Kurteno. Kun la Plano Marshall, projekto por restarigi Eŭropon, lanĉita en 1947, Usono volis plibonigi siajn rilatojn al Germanujo.

En la sovetunia parto de Germanujo baldaŭ kreiĝis ŝtato nomita Germana Demokratia Respubliko (GDR), dum en la nekomunisma, de Usono dominita parto, kreiĝis ŝtato kun la nomo Federacia Respubliko Germanujo (FRG), kiel la lando, kiu hodiaŭ estas nomata Germanujo. La eksa ĉefurbo, Berlino, estis dividita kaj konsistis nun el okcidenta parto, kiu apartenis al la FRG, kaj el orienta parto, kiu estis parto de GDR. En la Germana Konstitucio (de la FRG) estas deklarita la reunuiĝo de Germanujo en libera Eŭropo kiel ŝtata celo.[9]

Aŭguste de 1961 estis kreita la Berlina Muro, kiel forigo de la Fera Kurteno kaj kiel signo de la divido de Germanujo. La kialo por tio estis tumultoj en la GDR en 1953 kaj daŭraj fuĝoj el la GDR.

Per la Glasnost- kaj Perestrojko-politiko de Miĥail Gorbaĉov, kiu plibonigis la rilatojn inter la Sovetunio kaj la NATO-ŝtatoj kaj precipe ŝanĝis aferojn koncerne la enlandan politikon, kaj per la konsentema politiko en la ambaŭ germanaj ŝtatoj kaj en Usono, la limo transpasebliĝis. Sed la instigon donis la popoloj mem, kiuj trapasis amase la limojn inter la komunismaj kaj nekomunismaj landoj en la jaro 1989. Finfine, la 3an de oktobro 1990, okazis ŝtata akto en Berlino por la reunuiĝo de la du Germanujoj al la unuiĝanta Federacia Respubliko Germanujo.

Ekde la reunuiĝo[redakti | redakti fonton]

Post kiam la tiel-nomata Demando pri Germanujo, t.e. la problemo de la germana unueco kaj teritorio, estis solvata, la politikistoj faris kelkajn decidojn por pliunuigi ambaŭ germanajn partojn. Oni decidis, ke la riĉaj subŝtatoj pagu monon al la plimalriĉaj, inter kiuj estis precipe la orientgermanaj subŝtatoj, al kiuj mankis ekonomia forteco, post kiam la socialisma ekonomio ne estis bone funkcianta dum ĉ. 40 jaroj. Krome, la ĉefurbo de la Federacia Respubliko moviĝis de Bonn al Berlino en la jaro 1999.

Paradokse, en la subŝtatoj, kiuj antaŭe estis partoj de la Germana Demokratia Respubliko kaj do estis socialismaj, la partio NPD ekis havi grandan influon al la popolo. Alie ol en la okcidenta landoparto, tiu ekstreme dekstra partio gajnis seĝojn en du orientaj subŝtatoj, nome al Meklenburgo-Antaŭpomerio kaj Saksio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Germanio konsistas laŭ etnoj el 95,1% germanoj, 2,4% turkoj, 0,7% italoj, 0,4% grekoj, 0,4% poloj kaj 1,1% aliaj. Laŭ religioj estas 32,3% katolikoj, 32,1% protestantoj, 3,2% islamanoj, 3% anoj de aliaj religioj kaj 28,5% homoj sen konfesio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo germana lingvo.

La oficiala lingvo estas la germana. Krome ekzistas minoritataj lingvoj tradicie parolataj sur la germana teritorio, kiel la platgermana, dana, frisa kaj soraba; ĉi tiuj kvar lingvoj estas oficiale agnoskitaj minoritataj lingvoj. Krome ekzistas minoritataj lingvoj de enmigrintoj, kiuj tamen ne estas oficiale agnoskitaj: la turka, la rusa, la pola kaj aliaj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia kurbo de Germanio de 1961 ĝis 2003

La plej grandaj urboj de Germanio estas

N-ro loĝantonombro urbo
1. 3 431 473 Berlino (Berlin)
2. 1 743 627 Hamburgo (Hamburg)
3. 1 210 223 Munĥeno (München)
4. 983 347 Kolonjo (Köln)
5. 651 899 Frankfurto ĉe Majno (Frankfurt am Main)
6. 592 569 Stutgarto (Stuttgart)
7. 588 168 Dortmund (Dortmund)
8. 585 438 Asindo (Essen)
9. 574 514 Duseldorfo (Düsseldorf)
10. 546 852 Bremeno (Bremen)
11. 502 651 Leipzig (Leipzig)
12. 501 565 Duisburg (Duisburg)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto en Germanio.

La lingvo Esperanto havas gravan historion en Germanujo. La Universala Kongreso jam okazis 8-foje en germanaj urboj. Listo de germanaj esperantistoj troviĝas jene: Listo de germanaj esperantistoj.

La landa Esperanto-Asocio estas la Germana Esperanto-Asocio.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Raporto de IMF (Internacia Monfonduso)
  2. Knopp, Guido: Die Deutschen. Wilhelm und die Welt. Ligilo: http://www.youtube.com/watch?v=h1lQjD8XydM. Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  3. Hofmann, Gunter: Merkels Deutschland. Zu groß für Europa, zu klein für die Welt. El: Cicero. Publikigata la 3-an de Januaro 2012. Ligilo: http://www.cicero.de/berliner-republik/zu-gross-fuer-europa-zu-klein-fuer-die-welt/47853 . Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  4. Brössler, Daniel: Deutschlands Stellung in der Welt. Zu klein für die Welt, zu groß für Europa. El: Süddeutsche Zeitung (SZ). Publikigata la 23-an de Septembro 2012. Ligilo: http://www.sueddeutsche.de/politik/deutschlands-stellung-in-der-welt-imperium-aus-versehen-1.1475103-2. Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  5. Black, John: (2005) Black, John: 100 maps. Sterling Publishing. ISBN 9781402728853. 
  6. Fulbrook 1991, paĝoj 135, 149.
  7. Crossland, , "Last German World War I Veteran Believed to Have Died, Spiegel Online, 22 January 2008.
  8. (2003) Europe, 1890–1945. Routledge. ISBN 9780415254557. 
  9. Stefan Brauburger kaj Georg Graffe: Die Wege der Deutschen (2010, filmo de ZDF) el: Die Deutschen, [1].


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.