Germanoj de Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Germanoj de Kazaĥio estas minoritato en Kazaĥio, kaj formas malgrandan procenton de la loĝantaro. Nune ili loĝas ĉefe en la nordorienta parto de la lando inter la urboj Astana kaj Oskemen.[1] Ili estis preskaŭ unu miliono je la epoko de la falo de Sovetunio, sed plej elmigris ekde tiam, kutime al GermanioRusio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej el ili estas descendantoj de Volgogermanoj, kiuj estis ellandigitaj al la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko (nuna suverega ŝtato Kazaĥio) el la Volgo-Germana ASSR tuj post la Nazigermana Invado dum la Dua Mondmilito. Multaj membroj de la komunumo estis enprizonigitaj en la Sovetaj laborkoncentrejoj. Ĉirkaŭ unu triono el ili ne survivis el tio.

Post la ellandigo, Volgogermanoj, same kiel la aliaj ellandigitaj minoritatoj, estis subjekto de trudita kultura asimiligo en la rusa kulturo. La metodoj tiucele estis malpermeso de uzado de germanaj lingvo, edukado, ferioj kaj relokigo inter aliaj.

Tiu politiko estis decidita de Josif Stalin, kvankam la komunumo de Volgogermanoj kiel tuto absolute ne aliĝis kun la Nazia Germanio, kaj la Volgogermanoj estis lojalaj civitanoj de la Rusia Imperio, kaj poste de la Sovetunio, dum jarcentoj. Tiu politiko finis dum la epoko de la "Ĥruŝĉova Degelo".

Propono en Junio de 1979 alvokis por nova Germana Aŭtonoma Respubliko ene de Kazaĥio, kun ĉefurbo en Ereymentau, kiam estis proksimume 936,000 etnaj germanoj loĝantaj en Kazaĥio, kiel la tria plej granda etna grupo en la respubiko. Tamen malakcepto fare de la majoritata loĝantaro de kazaĥoj forgesigis tiun proponon.

Laŭ cenos de 1989, civitanoj de etna germana origino loĝis en Kazaĥio, nombre 957,518, aŭ 5.8% el la totala loĝantaro, ol en la tuta Rusio inklude Siberion (841,295).[2]

Tiu germana loĝantaro rajtis laŭleĝe reveni al Germanio, kaj multaj faris tion post la dissolvigo de Sovetunio.[3] Sed pro manko de intereso al asimiligo, tiu repatriigo ĉesis dum la komenco de la 21a jarcento. Ĉe 2009 Rusio estis anstataŭanta Germanion kiel ĉefa celo por Germanaj Kazaĥanoj.[4] En 1999, estis 353,441 Germanoj reste en Kazaĥio.

Plej Germanoj de Kazaĥio parolas nur rusan. Plej estas sekvantoj de Protestantismo. Plej grandaj koncentroj de Germanoj en Kazaĥio troviĝas ĉe urboj kaj vilaĝoj de la norda regiono, kiaj ĉe Uspen (11.19%), Taran (10.14%), kaj Borodwlïxа (11.40%).[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Assessment for Germans in Kazakhstan, The MAR Project
  2. KAZAKHSTAN: Special report on ethnic Germans, IRIN Asia
  3. Russian-Germans: Back to the Heimat, kazakhstan.neweurasia.net
  4. [1]
  5. National Census of 2009, Kazaĥio