Gerniko-arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gerniko kaj Gerniko (pentraĵo).
La arbo kun preĝejo en la fono.

La Gerniko-arbo (eŭske Gernikako Arbola kaj ankaŭ Arbo de Gerniko) estas kverko en Gerniko, kiu simbolas liberecon de la eŭskoj, Eŭskio, regiono Biskajo. Ĝi situas en ĝardeno de olda eŭska parlamentejo. La gvidantoj de Biskajo ĵuris sub tiu ĉi arbo, ke ili estimas la liberecon. Tie ĵuras ankaŭ la Lehendakari, eŭskiaj guberniestroj same je la libereco.

La hodiaŭa arbo estas posteulo de la originala olda arbo, kies trunkon oni rezervas en la sama parko, konservante ĝin. Oni konstatis en 2004, ke tiu olda arbo estas morta, la ĝardenistoj de la registaro de Biskajo, kreskigas multajn plantidojn el glano de la arbo, kiuj transprenas ties rolon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]