Gerontologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GerontologioMaljunecoscienco estas fako, kiu studas la maljunecon kaj maljuniĝon. Malsame ol geriatrio, medicina branĉo, kiu okupiĝas pri malsanoj ligitaj al la maljuneco, la gerontologio okupiĝas ekskluzive pri aspektoj de konservado de la sano. Ĝi cetere estas plurfaka kampo, kiu tuŝas psikologiajn, sociajn, ekonomiajn, demografiajn aspektojn i.a.

Multe disvolviĝas tiu fako pro la nuntempa konscio pri maljuniĝo de la homa loĝantaro. Cetere la vivomaniero ekde la 20-a jarcento rompis multajn tradiciojn pri familiaj ligiloj kaj tiu izoliteco de maljunuloj sekve rezultigas necesan pli grandan aŭtonomecon.

Gerontologio do celas plilongigi la vivon kaj plialtigi la vivkvaliton de maljunuloj.

Ŝablono:Ĝermo-medicino

Eksteraj ligiloj

greke http://www.senescence.info greke http://whoswho.senescence.info/people.php greke http://www.careersinaging.com/careersinaging/what.html greke http://www.mshealthcareers.com/careers/gerontologist.htm