Gerry Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerry Adams

Gerry ADAMS (naskiĝis je la 6-a de oktobro 1948 en Belfasto) estas la ĉefo de la politika partio Sinn Féin, tutirlanda politika partio kiu estas la dua plej granda partio en Nord-Irlando. Li ludis kaj ankoraŭ ludas tre gravan rolon en la irlanda pacprocezo. Li estas ankaŭ verkisto, kaj verkis plurajn librojn pri la radikoj de la problemoj de Nord-Irlando.