Gerstenberg Verlag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la eldonejo Gerstenberg en la urbo Hildesheim de la germana federacia lando Malsupra Saksio. Pri la komunumo Gerstenberg en la germana federacia lando Turingio vidu la artikolon Gerstenberg.
Gerstenberg
Gerstenberg

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1792 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Fondita 1792 en Sankt-Peterburgo
Sidejo Hildesheim (ekde 1797)
Lando Germanio
Estr(ar)o Daniela Filthaut, Daniel Gerstenberg
TTT gerstenberg-verlag.de
vdr

La eldonejo Gerstenberg - germane Gerstenberg Verlag - estas germanlingva libroeldonejo por infana, adoleskula kaj plenkreskula literaturoj. Ĝi fondiĝis en 1792 en Sankt-Peterburgo, en 1797 translokiĝis al la germana urbo Hildesheim kaj tie daŭre havas sian centran sidejon .

la historia eldoneja centro ĉe la centra placo de Hildesheim

En la nuntempa plenkreskula programo estas grandformataj fotoj-tekstoj-volumoj, la verkaĵo Ĵazo de la ilustristo Robert Nippoldt ricevis la premion "plej bela libro de la jaro 2007" de la fondaĵo "Buchkunst" ("libra arto"). Interalie la eldonejo havas sukcesan serion de tre sukcesaj kuirlibroj kaj de krimlibroj kun kuir-receptoj, kun titoloj kiel "murdo inter tranĉilo kaj forko". Sed ankaŭ tute alispecaj libroj kiel klasikaj romanoj estas parto de la eldoneja produktaro.

Inter la verkistoj de la infanlibra branĉo estas la aŭtorino Gudrun Pausewang (el kies verkaro pluraj libroj en aliaj eldonejoj ankaŭ aperis esperantlingve).

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]