Gertrude Bell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gertrude Bell

Gertrude Margaret L(owthian) Bell (14-an de julio 1868 en Washington Hall, Durham; 12-an de julio 1926 en Bagdado) estis brita vojaĝverkisto kaj historiisto. Ŝi havis gravan rolon en tiu, ke la Haŝimita-dinastio surtroniĝis.

Gertrude Bell studis en Oksfordo en 1887 kaj akiris la plej altan gradon pri historio. Ŝi vivis en Tehrano, kie ŝia onklo Siro Frank Lascelles estis la brita ambasadoro. Post tio ŝi reiris al Eŭropo kaj nur en 1899 komencis agadon en Arabio, kio alportis por ŝi konatecon.

Ŝi vizitis dum 1899 Palestinion kaj Sirion kaj poste ofte revizitis tiun regionon. Ŝi estis la dua virino – post Lady Anne Blunt – kiu povis viziti Hail-on. Kvankam oni ne akceptis ŝin amike, ekde tiam ŝi apogis la dinastion de Ibn Rasid al dinastio de Ibn Saŭd.

Ŝia plej grava verko estas la oficiala raporto pri tio, kiel oni regis Mezopotamion ekde la armistico de 1918 ĝis la ribelo de 1920.

Ŝi agadis ĉefe en Mezopotamio dum regado de Sir Percy Cox kaj Sir Arnold Wilson. Ŝi helpis en 1921 surtroniĝon de Fejsal la 1-a Haŝimita erĝo. Ŝi desegnis limojn de la nuna Irako.

Ŝi iniciatis dum siaj lastaj jaroj fondi, establi arkeologian muzeon en Bagdado.


Verkoj

  • Safar Nameh (1894)
  • Poems from the Divan of Hafiz (1897)
  • The Desert and the Sown (1907)
  • The Thousand and One Churches (1909)
  • Amurath to Amurath (1911)