Gerzensee (lago)
| Gerzensee | |
|---|---|
| Koordinatoj | 46°49′48″N 7°32′48″O / 46.83°N, 7.54667°OKoordinatoj: 46°49′48″N 7°32′48″O / 46.83°N, 7.54667°O |
| Ĉefaj fontoj | Rojo de Kirchdorf |
| Ĉefaj elfluoj | Subtere al Aro |
| Areo de la baseno | 10 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Maksimuma longo | 1,1 km |
| Maksimuma larĝo | 0,3 km |
| Surfaca areo | 0,2516 km² |
| Averaĝa profundo | 11 m |
| Maksimuma profundo | 66 m |
| Akva volumeno | 0,173 km³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | 5,5 jaroj |
| Surfaca alto | 603 m |
| Setlejoj | Gerzensee, Kirchdorf, Mühledorf |
Gerzensee estas lago en kantono Berno en Svislando.
Enhavo |
Geografio[redakti]
La lageto Gerzensee situas en la Svisa Mezlando en kaldrono inter la valoj de Aro kaj Gürbe sur la teritorio de la komunumoj Gerzensee, Kirchdorf kaj Mühledorf. La lageton, kies bazeno kovras areon de proksimume 10 km², nutra vilaĝa rojo de Kirchdorf, kiu alfluas en du brakoj en sudo al la lageto. La lageto ne disponas pri videbla elfluo kaj senakviĝas subtere al Aro. De la lagobordo oni havas mirindan vidon al la Bernaj Alpoj. Laŭlonge de la lagobordo etendiĝas vastaj kanokampoj, kiuj ofertas vivospacon por minacitaj birdospecoj kaj amfiboj.
Utiligado[redakti]
La lago estas naturprotekta zono, kiu por la ĝenerala publiko plejparte ne alireblas. La veturado per boatoj estas sur la lago komplete malpermesita kaj la du banlokoj estas uzeblaj nur por la loka loĝantaro. La lago apartenas al studocentro de la Svisa Nacia Banko.
Vidu ankaŭ[redakti]
- Aliaj signifoj de Gerzensee
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Gerzensee (lago) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj[redakti]
-
La lago de Gerzensee kun la Alpoj