Gestapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gestapo estas akronimo de Geheime StaatsPolizei (germane "sekreta ŝtatpolico"), kiu senkompate eliminis tutan opozicion, veran aŭ suspektindan, al la nazia partio inter 1933 kaj 1945. La Gestapo fondiĝis por anstataŭi la prusan sekretan policon, kaj ĝi operaciis tra la tuta Germanio kaj la okupitaj landoj. La Gestapo havis absolutan potencon. Ĝiaj viktimoj ofte estis senditaj al koncentrejoj.

Reinhard Heydrich, la ĉefanstataŭanto de Heinrich Himmler, ĉefo de la SS, estis la ĉefo de la SD (sekurita servo). Kiam Heydrich ankaŭ nomumiĝis ĉefo de la Regna Centra Sekur-Oficejo (Reichssicherheitshauptamt aŭ RSHA) en 1939, li entenis la Gestapon sub sia komando.

Oficiroj

Vidu ankaŭ