Geto de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Juda geto de Romo estas unu el la plej antikvaj getoj de la mondo; ĝi, fakte, estis kreita nur 40 jarojn post tiu de Venecio, absolute la unua. La termino devenas el la venecia kvartalo, “geto”, kie ĉeestis fanduzino (ĝuste “geto” laŭvenecie), kie la judoj de tiuj urbo estis devigitaj loĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj – La Papa Ŝtato[redakti | redakti fonton]

la 2-an de julio de 1555 papo Paŭlo la 4-a, sekulare Giovanni Pietro Carafa, per la buleo Cum nimis absurdum, revokis ĉiujn rajtojn, foje privilegie[1], kaj altrudis la establon de la geto en la kvartalo Sankta Anĝelo najbare de la teatro Markelo. Oni preferis tiun zonon ĉar la juda komunumo, en antikva klasika epoko loĝadis tie aŭ en la zono de Aventino aŭ, precipe en Transtibera zono kie ili jam estis la plej nombra parto de la loĝantaro. Tie facile naskiĝis kontrastoj, eĉ inter judoj, kaj konfliktoj aparte post la alveno de la judoj forigitaj el Hispanio.

Krom la devigo loĝi en la geto, judoj, kiel preskribite en la bulea paragrafo tria, devis survesti distingilon kiu ilin igu rekoneblaj: ĉapelo por la viroj, kaj alia signo de facile rekono por la virinoj, ambaŭ je koloro glaŭka.[2] En la paragrafo naŭa, estas plue malpermesite al judoj komerci pri io ajn krom pri ĉifonoj kaj uzitaj vestoj.[3]

Dekomence la du pordoj estis fermitaj ĉe sunsubiro kaj malfermitaj ĉe tagiĝo. La nombro de la enirejoj, pro kresko de la etendo kaj pro kresko de la geta popolo, fariĝos tri, poste kvin kaj fine ankaŭ ok [4].

En 1572 papo Gregorio la 13-a, altrudis al la judaro ĉeesti, ĉiusemajne (kaj sabate), predikon aranĝitan por provi ilin konverti al la katolika religio. Tiaj “truditaj predikoj” daŭris laŭlonge de jarcentoj, sed kun rezultoj tre magraj. Tiu devigo estis nuligita nur en 1848, dekrete de Pio la 9-a.[5]

La 6-an de oktobro 1586, per moto proprio Christiana pietas papo Siksto la 5-a aboliciis iujn restriktaĵojn kaj konsentis la pliigon de la geta kvartalo kiu tiam atingis la vastecon de tri hektaroj.

La eventoj de la Franca revolucio de 1789 kaj de la napoleonaj konkeroj, ankaŭ se laŭ mallonga tempo, modifis la vivkondiĉojn de la romanaj judoj. La 10-an de februaro 1798 la franca armeo, estrita de generalo Louis Alexandre Berthier, ekokupis la urbon. La 15-an de februaro estis proklamita la Unua Roma Respubliko, la 17-an sammonatan ene de la geto, en la placo de la Kvin Skoloj, estis starigita Liberarbo, la 20-an de februaro papo Pio la 6-a estis enprizonigita kaj deportita al Francio kaj, la postan tagon, en Monte Cavallo[6], la franca generalo proklamis la rajtegalecon de la judoj kaj ilian kompletan civitanan rajton.

Tiu kondiĉo tamen havis mallongan daŭron: en 1814, kun la difinitiva reveno al Romo de la sinsekva papo Pio la 7-a, la judoj devis reiri al la antaŭa geto.

En 1825, dum la regado de papo Leono la 12-a, la geto, kie popolo estis konsidere pliiĝinta,[7] estis plue pliigita.

La 17-an de aprilo 1848, papo Pio la 9-a ordonis la malkonstruon de la muro ĉirkaŭantan la geton tiel ke kreiĝis fakta libero de aliro kaj eliro.

Kun la proklamo de la Dua Roma Respubliko 1849, la segregacio estis abrogaciita kaj la judoj emancipigitaj. Sed, post la falo de tiu respubliko, la sama revenanta papo ordonis al la judoj reveni al la geto, kiu tamen estis senigita je pordoj kaj ĉirkaŭbarado.

Geto, judoj en la Nova Itala Ŝtato[redakti | redakti fonton]

Kun la anekso de Romo al Italio (20-a de septembro 1870)[8] finiĝis la papa ŝtato kaj do ankaŭ ĝiaj leĝoj kaj la judoj povis eliri el la geto ĉar rajte egaligitaj al la aliaj civitanoj.

La Plejgranda Templo–Sinagogo de Romo
Memorŝtono pri la deportado de la 16-a de oktobro 1943

Post la 20-a de septembo 1870 romanaj judoj establis sian loĝadon ankaŭ en aliaj urbaj zonoj, konservante tamen apartan ligon por la malnova areo de la geto en kiu ili daŭrigis kulti memoron referencantan al apartaj lokoj.

Nun, de tiu geta kvartalo, restas malmulte ĉar la nova urba reguliga plano de 1888 celis novajn strukturojn kun modernaj servoj; en la geta teritoria ero estis konstruita la nova sinagogo dirata ankaŭ “Tempio Maggiore” (La plej granda Templo).

Tagiĝe de 16-a de oktobro 1943, centoj da germanaj soldatoj ĉirkaŭis la getan kvartalon, kaptis 1022 judojn, kaj du tagojn poste ilin envagonarigis destine al germanaj koncentrejoj, el kiuj revenis nur 17 personoj. Multaj, bonŝanĉe sukcesis sin savi kaŝigante ĉe paroĥejoj kaj monaĥ(in)ejoj[9]

La 13-an de aprilo 1986, Johano Paŭlo la 2-a iris oficiale viziti, en Romo, la sinagogon “Tempio Maggiore” kaj do implicite la antikvan geton, ricevita de la prezidento de la juda komunumo de Romo Jakobo Saban kaj de la ĉefrabeno Elio Toaff. En sia oficiala parolado, la papo difinis la judojn “... niaj plejamataj fratoj kaj, certmaniere, oni povas diri plejaĝaj fratoj”; la papo memorigos tiun eventon en sia Testamento.[10]

La 17-an de januaro 2010 papo Benedikto la 16-a oficiale vizitis la Plej Grandan Templon (Tempio Maggiore) plifortigante la jud-katolikan dialogon kaj honorante la viktimojn de la nazia ekstermo.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komerco pri fiŝaro kaj geta kuirejo[redakti | redakti fonton]

La fiŝejo de strato ‘Portico d'Ottavia’ (1860). Tie la judaj virinoj rikoltis la restaĵojn de la venditaj fiŝoj por la “fiŝbuljono“.

Kuriozaĵo elstarigita de turistgvidistoj. Najbare de la geto, nome ĉe la bordo de la rivero Tibero, kie facile la barkoj de la fiŝistoj povis albordiĝi kaj komerci, la fiŝara restaĵaro [kapoj, vostoj ktp) estis rikoltitaj de apudaj judaj virinoj kiuj per tiuj forĵetaĵoj pretigadis fiŝbuljonon: tiam nutraĵo por malriĉuloj, hodiaŭ bongustaĵo por bonstatuloj!

Geto kaj filmografio[redakti | redakti fonton]

En la filmo La finestra di fronte (La fronta fenestro) de Ferzan Ozpetek la kun-protagonisto, la maljuna kukisto, juda Davide Veroli, estas turmentita de la memoroj pri la nazia rastrado en la geto, en kiu perdis la vivon lia unika amo.

En la filmo Indagine su un cittadino al di sopra di ogni sospetto (Esploro pri civitano tute nesuspektinda) de Elio Petri iuj scenoj estis filmitaj en la Vojo de la Templo 1, hejmo de virina viktimo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Papoj gastege akceptis judojn forigitajn el Hispanio, eĉ por ili estis pretigitaj specialaj favoraj leĝoj sub papo Aleksandro la 6-a, konceditaj okaze de almigro al Romo pro la forigo el Hispanio. Cetere judoj antaŭ ol tiu epoko ĝuis samstaton kun aliaj civitanoj: kelkaj estis kuracistoj de papoj.
  2. (glauci coloris). Kelkloke. tamen, en kronikoj, la koloro estas dirata “flava”.
  3. tiuj normoj originis el la akuzo de facila uzuro aŭ ankaŭ por ke la judoj ne estu diversprotekste atakitaj, kio ofte okazadis: fakte, en la geto neniu povis, precipe noktotempe, aliri krom judoj.
  4. Tiaj la nomoj de la kvin enirejoj: Rua, Regola, Pescheria, Quattro Capi e Ponte. Fonto: Costantino Maes, Curiosità romane, Roma, Stabilimento tipografico dell'editore E. Perino, 1885, Parte II, pag. 119.
  5. Laŭ popolaj rakontoj, judoj dum tiuj predikoj ŝtopadis al si la orelojn per vakso por ne aŭdi.
  6. Antikva nomumo de la hodiaŭa placo de “Quirinale”. La lokonomo devenas el la marmora grupo Dioskuroj Kastoro kaj Polukso kiu ĉirkaŭas la obeliskon ornamantan la centron de la placo.
  7. La geta popolo, komence de la 19-a jarcento, povis atingi la nombron de 1000 homoj. (Vidu: A. Ravaglioli, verko citita en Bibliografio).
  8. Ironio de la sorto: la baterio de kanonoj kiu malfermis la breĉon sur la roma murego, ĉe Pordego Pia, estis estrata de juddevena piemonta oficiro.
  9. Italo Tibaldi, Compagni di viaggio. Dall'Italia ai lager Nazisti i trasporti dei deportati 1943-1945. Milano, Consiglio regionale del Piemonte, ANED, Franco Angeli, 1995, pp. 36-37. Vidu [1], [2]
  10. ”Plejaĝaj (malplijunaj) fratoj” ĉar la Dia Revelacio komenciĝis inter iamaj hebreoj-judoj (salus ex hebreis - “la savo el la judoj”, diras la evangelio de Johano). Kelkaj, eble ŝerce, observis ke “malpli maljuna (filo)” en la Luka Parabolo de la erarinta filo (15, 25) estis la filo kiu ne akceptis ke la plijuna frato estu festata pro la reveno al patra domo. Aliaj rimarkigis ke la sama papo, en la famaj pardonpetoj pri la laŭjarcentaj kulpoj de kristanoj kontraŭ aliaj homoj, certe intencis ankaŭ la kulpojn de kristanoj kontraŭ la judoj. Aliaj troigaj kontraŭkritikantoj observis, tamen, ke ankaŭ judoj suferigis kristanojn kaj ili ankoraŭ ne pardonpetis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Berliner, Abraham. Storia degli ebrei di Roma: dall'antichità allo smantellamento del ghetto. Milano, Bompiani, 2000. ISBN 88-452-9027-1.
  • Cecini, Giovanni, I soldati ebrei di Mussolini, Mursia, Milano 2008. ISBN 978-88-425-3603-1.
  • Coen, Fausto. 16 ottobre 1943: la grande razzia degli ebrei di Roma. Firenze, Giuntina, 1993. ISBN 88-85943-85-3.
  • Debenedetti, Giacomo. 16 ottobre 1943. Prefazione di Natalia Ginzburg. Torino, Einaudi, 2005. ISBN 978-88-06-17309-8.
  • Renzo De Felice. Gli ebrei nella Repubblica romana del 1798-99. Roma, Libreria dello Stato, 1953.
  • Fornari, Salvatore. La Roma del ghetto. Roma, F.lli Palombi, 1984. ISBN 88-7621-294-9.
  • Ferdinand Gregorovius. The Ghetto and the Jews of Rome. New York, Schocken books, 1948.
  • Malizia, Giuliano. La cucina romana ed ebraico-romanesca. Roma, Newton & Compton, 2001. ISBN 88-8289-585-8.
  • Attilio Milano, Il ghetto di Roma: illustrazioni storiche. Roma, Staderini, 1964.
  • Elsa Morante. La Storia. Torino, Einaudi, 1974. ISBN 88-06-39727-3.
  • Natali, Ettore. Il ghetto di Roma, Bologna, Arnaldo Forni Editore, 1980.
  • Ravaglioli, Armando. Il ghetto di Roma. La storia del quartiere ebraico e la vicenda della piu antica comunità romana. Roma, Newton & Compton, 1996. ISBN 88-8183-374-3.
  • Waagenaar, Sam. Il ghetto sul Tevere: storia degli ebrei di Roma. Milano, Mondadori, 1973.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]