Getsemano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Getsemano, (el la aramea signifanta olivmuelilo) estas eta olivarbaro apenaŭ ekstere de la antikva parto de la urbo Jerusalemo ĉe la Olivarba monto, en kiu Jesuo Kristo, laŭ la kvar evangelioj kaj diversaj apokrifaĵoj, retiriĝis post la lasta vespermanĝo antaŭ esti perfidita de Judaso kaj arestita.

Laŭ evangelioj

Post la vespermanĝo Jesuo iris kun la apostoloj tien:

“Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris” (Jo 18,1).

“Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie dum mi iros tien por preĝi” (Mt 26,36).

“Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie dum mi preĝos” (Mr 14,32).

“Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la Monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis” (Lk 22,39).

En tiu loko, dum la disĉiploj dormas, li preĝas: “Ho Patro mia, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas” (Mt 26, 39). Kaj alvenis Judaso, kiu lin kisis; kaj oni lin arestis.

La kristanaj tradicioj

La ĝardeno Getsemano estis ĉiam celo de kristanaj pilgrimantoj. Ĝi estis vizitita en 333 de la anonimulo de Bordeaux kiu ĝin priskribas en sia Itinerarium Budigalense; Eŭsebio el Cezarea en sia Onomasticon citas la lokon Getsemano “situantan en la Olivarbara Monto... kien fideluloj kutimas iri por preĝi”

La lokon, fine, estis akirita de la franciskana frataro kiu protektis la ĝardenon konservante eĉ la miljarajn olivarbojn, kie ili establis sanktejon

En la artoj

La loko Getsemano kie disvolviĝis diversaj epizodoj de la pasiono de Jesuo, inspiris artajn verkojn, literaturajn kaj pentrajn kaj skulptajn. Ekzemple

• La kiso de judaso - de Giotto

• Agonio en la Getsemano - de Andrea Mantegna

Vidu ankaŭ

Historio pri Olivarbara Monto

La romiaj soldatoj surkampiĝis sur la Olivarbara Monto dum la sieĝo de la urbo Jerusalemo en la jaro 70 dum la unua juda milito. Tiu sieĝo konkludiĝis kun la detruo de la urbo kaj aparte de la Dua Templo.

En la libro de Zeĥarja la Olivarba Monto estas priskribita kiel la loko el kiu Dio komencos revivigi la mortintojn ĉe la mondofino. Pro tio hebreoj celis esti entombigitaj sur tiu monto: fakte, ankoraŭ hodiaŭ en la loko situas enterigejo.

Nun en la monto, najbare de Getsemano, troviĝas diversaj kristanaj monumentoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • [4] Turismo en Jerusalemo
  • [5] Ilustraĵoj pri Getsemano