Getz/Gilberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Getz/Gilberto estas muzikalbumo publikigita en 1964 de Stan Getz kaj João Gilberto kun Antônio Carlos Jobim ĉe piano.

La albumo[redakti | redakti fonton]

Sur la disko muzikas Stan Getz, kiu jam sur la albumo „Jazz Samba“ interpretis bosanovo-pecojn, kun du fondintoj de ĉi tiu stilo, kantisto kaj gitaristo João Gilberto samkiel pianisto Antônio Carlos Jobim, kiu elplumigis la plej multajn komponaĵojn. Ĝi fariĝis unu el la plej ofte venditaj albumoj de ĉiuj tempoj. Kantistino Astrud Gilberto, kiu kantis je la pecoj The Girl from Ipanema kaj Corcovado, atingis per tio tutmondan famon. Interese la produktisto Creed Taylor pro nekonataj kialoj lasis netuŝitaj la sonregistraĵojn, antaŭ ol li publikigis la albumon.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

La sukceso de la albumo markas kulminon de la bosanovo-ondo en Usono; la stilo populariĝis ĝuste per Getz/Gilberto ankaŭ en Eŭropo kaj la cetera mondo. La disko gajnis en 1965 kaj den Gremion kiel „Plej bona albumo de la jaro“, tiun kiel „Plej bona intstrumenta ĵaz-albumo“ kaj ankaŭ la Gremion kiel „Plej bona teknika sonregistraĵo“ (soninĝenieror: Phil Ramone). La unuopaĵo „The Girl from Ipanema“ gajnis Gremion kiel „Sonregistraĵo de la jaro“.

Instrumentistaro[redakti | redakti fonton]

Albumeroj[redakti | redakti fonton]

Sur la lumdisko estas jenaj pecoj:

  1. The Girl from Ipanema (Jobim, Vinícius de Moraes, Norman Gimbel) – 5:24
  2. Doralice (Dorival Caymmi, Antonio Almeida) – 2:46
  3. Para Machucar Meu Coração (Ary Barroso) – 5:05
  4. Desafinado (Jobim, Newton Mendonça) – 4:15
  5. Corcovado (Jobim, Gene Lees) – 4:16
  6. Só Danço Samba (Jobim, Moraes) – 3:45
  7. O Grande Amor (Jobim, Moraes) – 5:27
  8. Vivo Sonhando (Jobim) – 3:04
  9. The Girl from Ipanema (Jobim, Moraes, Gimbel) – 2:54
  10. Corcovado (Jobim, Lees) – 2:20

La surdiskigoj okazis la 18-an kaj 19-an de marto 1963.

Je la pecoj 9 kaj 10 temas pri unuopaj registraĵoj, kiuj ne enestis la albumon kaj nur aperis kiel aldonaĵo sur lumdisko aperinta en 1997. La akompanteksto de la lumdisko mencias Tommy Williams kiel basiston. Aliaj fontoj nomas Sebastião Neto (vd. fontojn). Ĝi krome mencias Dori Caymmi, filon de Dorival Caymmi, kiel komponiston de Doralice. Ĝuste tamen estas Dorival Caymmi[4].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Castro, Ruy, 1990. Chega de Saudade - A História e as histórias da bossa nova, São Paulo, Companhia das Letras, ISBN 85-7164-137-4 (Fotoj de la registrad-kunsidoj montras la basiston Sebastião Neto)
  2. Akompanteksto de Arnaldo de Souteiro de kompilaĵo el la jaro 2004, kiu mencias la malkĝustan nomadon de Tommy Williams (kiel PDF-dosiero)
  3. Referenco por T. Williams kiel basisto sur jazzdisco.org
  4. Biografiaj indikoj pri Dorival Caymmi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]