Gharghavank

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gharghavank (ankaŭ Zoravar) armene Ղարղավանք, estas preĝejo situanta ĉe la periferio de la vilaĝo Zoravan sur malalta deklivo de altaĵoj en Kotajko, Armenio. Ĝi troviĝas maldekstre de malgranda tombejo antaŭ atingi la vilaĝon.

Laŭ la armena historiisto Vardan Areveltsi de la 13-a jarcento, Gharghavank estis konstruita inter la jaroj 661 kaj 685 fare de princo Grigor Mamikonjan. Dekoraciaĵo trovita en la preĝejo similas al tiu de Zvarnoco de la 7-a jarcento ĉe Eĉmiadzin.

Riparlaboro estis farita ĉe la norda flanko de la preĝejo en 1948 kaj denove en pli postaj jaroj. Relative lastatempaj fotoj montras nur ĉirkaŭ la duonon de la origina strukturo sendifekta.