Gheorghe Doja (komunumo)
Gheorghe Doja [pron. djordje doĵa] (hungare: Dózsa György (község) [pron. doĵa gjordj]); ĝis 1952 ĝia nomo estis Lukafalva) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Ilieni (Mureş), Leordeni, Tirimia, Satu Nou (Mureş). Ĝia nomo omaĝas ribelestron György Dózsa.
Loĝantaro
En 1992 ĝi enhavis 508 enloĝantojn (93% hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1409. Ĝi estis sikula komunumo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
- Sámuel Gergely (Lukafalva, 2-a de aprilo 1845 – Hosszúfalva, 28-a de marto 1935): historiisto.
- György Nagy (1-a de januaro 1938 – 26-a de decembro 1998, Cluj-Napoca) filozofo, sociteoristo
- József Székely (22-a de septembro 1928) agronomo