Gheorghe Lazăr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gheorge Lazăr

Gheorghe LAZĂR, naskita la 5-an de junio 1779 en la vilaĝo Avrig en Transilvanio kaj mortinta tie la 17-an de septembro 1823, estis rumana pedagogo kaj batalanto por baza popola klerigo.

Busto de Lazăr en Sibiu

Kiel junulo, filo de kamparano, li konatiĝis kun Samuel von Brukenthal, kiu zorgis pri lia edukado en Cluj kaj Vieno, kie Lazar studis natursciencon kaj teologion. Reveninte post doktoriĝo al Transilvanio li iĝis profesoro ĉe la pastra seminario de Sibiu. Li decidis ne iĝi pastro, ĉar li admiris Napoleonon, eble ankaŭ la sekularajn idealojn de la Franca Revolucio. Laŭ aliaj la eklezio rifuzis lin pro lia reformemo.

Monumento al Lazăr en Sibiu

En 1818 li en Bukareŝto fondis akademion de filozofio kaj matematiko, la unuan altlernejon de Rumanio. Ĝi ankoraŭ ekzistas sub la nomo "Politeknika Universitato", kiun ĝi ricevis en 1920.

En 1821 li grave malsaniĝis. Li reiris al sia hejma vilaĝo (kies estro estis lia frato) kaj tie mortis. Lia tombo estas en la korto de la ortodoksa kirko de Avrig.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj verkoj de Lazăr restis manuskriptoj.

Li tradukis en la germana al la rumana moralajn por-infanajn instrutekstojn de la pedagogo Johann Heinrich Campe. En Sibio li verkis kompendion pri la geografio de Transilvanio kaj ruman-germanan gramatikon; ambaŭ perdiĝis. En Bukareŝto li verkis tekston pri aritmetiko kaj geometrio. Parto de liaj verkoj estis publikigita post lia morto:

  • Trigonometria, red. Traian Lalescu, Bukareŝto, 1919.
  • G. Bogdan-Duică k G. Popa Lisseanu, Viaţa şi opera lui Gheorghe Lazăr [vivo kaj verkoj de G. L.], Bukareŝto, 1924.
  • Scrierile matematice ale lui Gheorghe Lazăr, red. Axente Creangă, Bukareŝto, 1968.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Pluraj liceoj en Rumanio portas la nomon de Gheorghe Lazăr, interalie la liceo en Sibiu, kie li mem studis en 1801/02.

Same multaj stratoj en Rumanio estas nomitaj laŭ li, kaj municipo Gheorghe Lazăr en distrikto Ialomiţa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]