Ghimbășel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ghimbășel
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Brașov
Longeco 49,8 km
Akvokolekta areo 434,5 km²
Fluo
Fonto 45° 34′ 03″ N 25° 27′ 30″ O / 45.56750 °N, 25.45833 °O / 45.56750; 25.45833 (mapo)
- Alteco super marnivelo 658 m
Enfluejo al Olt ĉe 45° 47′ 52″ N 25° 33′ 04″ O / 45.79778 °N, 25.55111 °O / 45.79778; 25.55111 (mapo)
- Alteco 409 m
Altecodiferenco 168 m
Geografio
Trairataj urboj Râșnov, Cristian, Ghimbav, Braŝovo, Bod
Alfluantoj
- Dekstraj Pârâul Mic, Valea Cărbunarilor, Valea Dobricei, Valea Popii, Valea Cetății, Valea Joaderului, Tomoŝ-kanalo, Timiș, Durbav
- Maldekstraj Pârâul Mare
vdr

GhimbășelGhimbav (germane Weidenbach) estas rivero en Transilvanio, en distrikto Brașov. Ĝi longas 49,8 km[1] kaj formiĝas sude de Râșnov per kuniĝo de la riveroj Pârâul Mic kaj Pârâul Mare kaj proksime de Bod fluas en riveron Olt. Ĝia baseno grandas 434,5 km².

Sude de Bod parto de la akvo estas fordirektata maldekstren al rivero Bârsa, por eviti inundojn.

Ghimbășel havas gravan rolon en la forigo de rubakvo de la urboj Râșnov, Ghimbav kaj Braŝovo kaj por la drena sistemo Prejmer-Bod, kun areo de 17,24 km² [1].

Ĉe Râșnov la nacia vojo DN 73 uzas la valon de la rivero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bazinul hidrografic Olt (PDF) (2008). Arkivita el la originalo je 2014-07-27. Alirita 2014-07-19.