Giacomo Carissimi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giacomo Carissimi

Giacomo CARISSIMI (naskiĝis en 1605 en Marino ĉe Romo, mortis en 1674 en Romo) estis itala komponisto. Li estis unu el la Italaj komponistoj plej eminentaj en la komenco de la baroko kaj unu el la ĉefaj reprezentantoj de la Roma skolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias kun certeco kiel estis liaj unuaj jaroj. Li naskiĝis en Marini, ĉirkaŭ de Romo, en 16041605. Ankaŭ oni ne scias kun certeco, kiujn instruojn kaj studojn li sekvis, sed je la dudek jaroj li ekokupis la oficon kapelestro en Asizo, posteno kiun li plenumis dum kelkaj jaroj. En 1624 Carissimi iĝis kapelestro en kaj 1628 ĉe la preĝejo Sankta Apolinaro de la Collegium Germanicum en Romo. En tiu iom modesta pozicio Carissimi disvolvis energian novordigon de preskaŭ ĉiuj fakoj de la samtempa muziko. Li ricevis diversajn ofertojn por labori en gravaj urboj kiel Venecio kaj Vieno inkluzive la proponon transpreni la kontrolon de Claudio Monteverdi en Venecio, sed li rifuzis tiujn ofertojn. Li havis multnombrajn lernantojn, inter ili Marc-Antoine Charpentier kaj Alessandro Scarlatti. En 1637 li estis ordinata kiel pastro.

Elektita en 1649 kiel majstro de la papa kapelo, li enkondukis en la preĝejoj la akompanadon de instrumenta muziko kaj estis la unua, kiu enkondukis la kantaton pri religiaj temoj. En 1656 li konatiĝis kun la reĝino Kristina de Svedio, kiu troviĝis en ekzilo, kaj komponis multnombrajn verkojn profanajn je ŝia honoro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Per Carissimi la komence de la 17-a jarcento disvolvanta reformmovado ricevis sian unuan finon. Li formis la profanan kantaton, la arion kaj ankaŭ la dueton en tiel lerta maniero, ke la tuta plua evoluo de tiuj ĉi formoj reakciis al siaj ideoj. Speciale tiu validas por la recitativo. Ankaŭ al la ĥoroj Carissimi donis intensigitan esprimpovon.

Ĉefa merito de la komponisto restas, ke li ankaŭ provis surstampi tiun novan stilon al la eklezia muziko. Por tiu li komponis serion de historioj en kantata formo. Ĉi tie sin interligis la akompanata solokanto kun esprimfortaj ĥoraĵoj. Tiel li inventis la postan biblian oratorion.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La plejmulto el siaj verkoj oni konas per kopioj; la manuskriptoj perdiĝis aŭ estis detruataj post la dissolvado de la ordeno de la Jezuitoj en 1773.

Inter siaj verkoj troviĝas mesoj, oratorioj, motetoj kaj kantatoj.

Oratorioj latinaj[redakti | redakti fonton]

  • Historia de Jephte
  • Judicium Salomonis
  • Jonas
  • Damnatorum lamentatio
  • Balthazar
  • Diluvium universale
  • Ezechia
  • Felicitas beatorum
  • Historia divitis
  • Historia Davidis et Jonathae
  • Historia di Job
  • Judicium Dei extremum
  • Martyres
  • Vir frugi et pater familias

Oratorioj italaj[redakti | redakti fonton]

  • Oratorio della santissima vergine
  • Oratorio di Daniele profeta

Mesoj[redakti | redakti fonton]

  • Missa in Sol magg. a 8 voci senza basso continuo (Kyrie, Gloria, Credo)
  • Missa in Do magg. a 4 voci
  • Missa "sciolto havean de l'alte sponde" a 5 voces e instrumentos
  • Missa L'homme armé a 12 voci
  • Missa ut queant laxis
  • Missa a quinque et novem in Do magg.
  • Missa a 3 vocis e basso continuo