Giacomo Casanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giacomo Casanova

Giacomo Girolamo CASANOVA ([ˈd͡ʒakɔmo d͡ʒirɔˈlamo kazaˈnɔva]; Esperantigite: Ĝakomo Ĝirolamo Kazanova) (naskiĝis la 2an de aprilo 1725 en Venecio, mortis la 4an de junio 1798 en la bohemia kastelo Dux, nuntempe: Duchcov, Ĉeĥio) estis itala aventurulo kaj verkisto. Li mem nobeligis sin donante al si la kromnomon Chevalier de Seingalt.

La filo de geaktoroj studis teologion kaj juron en Padovo, vagadis tra pluraj eŭropaj landoj, sed daŭre revenis al sia hejmurbo. En la jaro 1755 oni pro lia vivostilo - li i.a. havis amrilatojn kun monaĥinoj - arestis lin, sed li sukcesis fuĝi el la malliberejo unu jaron poste. Li daŭrigis sian aventuran vivon, havis multegajn amaferojn kaj finfine, en la jaro 1785 li fariĝis bibliotekisto por la grafo Waldstein en Dŭ.

Liaj franclingve verkitaj memoraĵoj Histoire de ma vie estiĝis ekde 1790, ili parte eldoniĝis ekde 1821 kaj komplete eĉ nur ekde 1960. Li verkis ankaŭ la sciencfikciecan romanon L’Icosaméron ou histoire d’Edouard et d’Elisabeth (1788), krome satirojn, dramojn kaj sciencajn verkojn pri historiaj kaj matematikaj temoj.

Sia figuro, pro sia amorema vivmaniero, restas kiel reala ekzemplo de donĵuano, pro kio lia nomo estas uzata antonomazie. (Li fakte ĉeestis la prapremieron de la opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart.)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]