Giambattista Canano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Battista Cananus
(1515-1579)
Persona informo
Naskiĝo 1515
en Ferrara  Italio
Morto 29-a de januaro 1579
en Ferrara  Italio
Tombo San Domenico (Ferrara) vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giambattista Canano (1515-1579) (naskiĝis en Ferrara, en 1515 - mortis en Ferrara, en la 29-a de januaro, 1579) estis itala kirurgo, anatomo, Profesoro pri Anatomio de la Universitato de Ferrara kaj privata kuracisto de la papo Julio la 3-a. Al li estis erare atribuita la malkovro pri la sangocirkulado kiu estis al li prezentata de Amato Lusitano kaj aliaj kleruloj kaj la unua priskribo pri la haŭta polma muskolo. Vesalius asertis ke li malkovris la vejnajn valvojn.

Lia patro, Ludoviko Kanano estis notario kaj lia avo profesoro pri Medicino en Ferrara kaj kuracisto de la kortego. Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Ferrara en 1534, kaj diplomiĝis pri Filozofio kaj Medicino en 1543. Dum li studis en la universitato, li kaj lia kuzo Anton Maria Canano, okazigis anatomian akademion hejme, kiu, cetere, estis vizitita de renomaj kuracistoj de la urbo kaj eĉ de la duko. Kelkatempe (1544) li aktive servis kiel kuracisto al la familio d'Este. Inter 1552-1555 li estis privata kuracisto de la papo Julio la 3-a. La papo reciproke atribuis al li ĉiujn ekleziajn beneficojn.

Picturata dissectio[redakti | redakti fonton]

Musculorum humani corporis picturata dissectio (1543). Ĉi-verko estis riĉe ilustrita per 23 bildoj desegnitaj de Girolamo da Carpi (1501-1556). Ĝi estis eta sed ĉefe grava dank'al ties originaleco. Bazita ekskluzive sur la senpera observado de la strukturoj je la homa korpo kaj vivantaj animaloj, ĝi entenas la unuajn anatomiajn desegnojn pri la lumbrikaj muskoloj[1] kaj de la polmaj interossei muskoloj[2], kaj la unua priskribo kaj desegno pri la eta polma muskolo kaj tiu de la oblikva kapo de la aduktora poleksa muskolo[3], kiun Vesalio ne observis kaj ĝi estis malkonata de Galeno.
Alia grava kontribuo de Kanano estas la observado de la valvoj de la profundaj vejnoj, kaj lia aserto ke ilia funkcio estis malpermesi la refluon de la sango. Lia verko pri muskoloj estis la unua volumo de grava verko pri anatomio, sed "De fabrica" far Vesalio ĝin superis. Li dediĉis ĉi-verkon al Bartolomeo Nigrisoli, patricio el Ferrara kaj profesoro de la universitato.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj