Gianluigi Trovesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gianluigi Trovesi en 2010

Gianluigi Trovesi (naskiĝis en 1944 je Nembro, provinco de Bergamo) estas itala ĵazmuzikisto (saksofono kaj klarneto). Gianluigi Trovesi apartenas al la famaj italaj ĵazmuzikistoj de la nuntempo. Trovesi reprezentas per sia muziko popolmuzikecan eŭropan ĵazon, kiu rilatas kun la heredaĵo de klasika muziko same kiel kun la variaj eŭropaj popolmuzikoj.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Trovesi jam infan- kaj junaĝa kantis en preĝeja ĥoro same kiel en ĥoro, kiu zorgis pri la tradicio de italaj popolkantoje (Canti di Montagna: montaraj kantoj). Li frue eklernis klarnetludon kaj prezentis kun triopo dum danceventoj.

Post sia lerneja tempo li studis ĉe la konservatorio je Bergamo kompozicion, kontrapunkton kaj klarneton (ekzameno en 1966). Sekve de la studo Trovesi kunverkis prezentadojn de klasika muziko kaj laboris en danc- kaj ĵazensembloj. Dumtempe li instruis muzikon. Ekde 1977 li estis membro de la kvinopo de Giogio Gaslini, fondis paralele propran ĵaztriopon, kiu kunligis popolmuzikon kaj ĵazon. En 1978 li gajnis en la fakoj saksofona kaj klarneta la unuan premion de la nacia itala muzikkonkurso kaj fariĝis membro de radiostacia bandego en Milano.

Dum la sekva tempo ekestis unuaj surdiskigoj, kaj li faris koncertvojagojn, ekz. en Germanujo kun Manfred Schoof, Peter Kowald kaj Günter Sommer. Trovesi estis influata dum la 1970-aj jaroj de la aktualaj tendencoj de libera ĵazo. Invito al „klarneto-supro“ de Joachim Ernst Berendt famigis lin vaste trans la landlimoj de Italujo. En ĉi tiu epoko okazis la rekonsiderado de Trovesi pri lia klasikmuzika edukado kaj pri la abunda trezoro de la italaj arta kaj popola muzikoj, kiujn li enigis en sian verkadon kiel ĵazmuzikisto same kiel muzikajn tendencojn el la 20-a jarcento. Trovesi daŭrigis muziki en la milana radia bandego, sekvis krom tio tamen ankaŭ multajn invitojn al koncertoj kaj festivalaj prezentadoj en Eŭropo, instruis pretertempe ĉe la muzikaltlernejo je Stokholmo kaj kunmuzikis en la Eŭropa Radio-Bandego. Komence de la 1980-aj jaroj li plurfoje gajnis ĵazkonkursojn kaj distingojn pro siaj surdiskigaĵoj. Li prezentis kun muzikistoj el la eŭropa ĵazmondeto kiel Albert Mangelsdorff, Michel Portal, Enrico Rava, Louis Sclavis kaj Keith Tippett. En 1991 li fariĝis membro de la „Italian Instabile Orchestra“.

En 1993 estis malfondita la milana radio-bandego, kaj Gianluigi Trovesi plene koncentriĝis pri siaj propraj kompona kaj muzikista praktikoj. Finfine li fondis propran okopon, kiu gajnis per sia unua sonregistraĵo „ From G to G“ en 1992 la italan ĵazpremion kiel plej bona lumdisko de la jaro. En 1993 la bando estis distingita kiel plej bona itala ĵazensemblo. En la renoma usona ĵazrevuo Down Beat la disko ricevis kvin stelojn kaj plej malfrue danke al ĉi tiu vasta resonanco Trovesi akiris tutmondan famon.

La okopo „Gianluigi Oktett“ estas fama pro sia eminenta virtuozeco, improvizarto kaj la lerta kunfando de ĵazo, popola kaj arta muziko el pasinteco samkiel el la nuntempo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1979: You Better Fly Away, Clarinet Summit, kun John Carter, Perry Robinson, Theo Jörgensmann
  • 1985: Dances, triopo de Gianluigi Trovesi
  • 1988: Around Small Fairy Tales, Gianluigi Trovesi kun ĉambrorkestro „Enea Salmeggia“
  • 1989: Les Boîtes A Musiques, Gianluigi Trovesi Trio
  • 1992: From G To G, okopo de Gianluigi Trovesi
  • 1996: Les Hommes Armés
  • 1999: Round About A Midsummer’s Dream (naŭopo kun i.a. Jean-Louis Matinier, Renaud Garcia-Fons kaj Carlo Rizzo)
  • 2000: In cerca di cibo, duopo kun Gianni Coscia
  • 2001: Dedalo, Gianluigi Trovesi, WDR Big Band Köln kaj Markus Stockhausen
  • 2003: Fugace
  • 2004: Round About Weill (muziko inspirita de la opero Aufstieg und Fall der Stadt Mahagonny de Kurt Weill), duopo kun Gianni Coscia
  • 2006: Vaghissimo Ritratto, kun Umberto Petrin (piano) kaj Fulvio Maras (perkuta kaj elektronikaj instrumentoj), ECM
  • 2011: Frere Jacques - Round About Offenbach, kun Gianni Coscia

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978 Itala muzikpremio por saksofono kaj klarneto
  • 1983 Ĵzpremio de Radio Uno de la ŝtata itala radio RAI
  • 2000 Plej bona muzikisto de la jaro en Italujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]