Giannutri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
insulo Giannutri
Situo de la insulo

Giannutri [ĝan-nutri] estas unu el la Toskanaj insuloj en la Tirena maro. Ĝi apartenas al la komunumo Isola del Giglio en provinco Grosseto.

Geografio

La insulo havas la formon de krescento aŭ litero "C", aŭ eble de eŭro-signo (€); ĝi longas 3 km, larĝas ĉ. 500 metrojn kaj havas surfacon de ĉ. 2,6 km². Ĝi situas 15 km sud-oriente de Isola del Giglio kaj 10 km sude de Monte Argentario. Ĝia rokaro konsistas el kalkoŝtono kaj dolomito; la plej alta pinto altas 88 m.

Naturo

La insulo estas naturprotektejo (itale sito di interesse regionale = loko de regiona intereso) kaj apartenas al la Nacia Parko de la Toskana Insularo. Somere ĝi estas turisme vizitebla per pramo trafikanta de Porto Santo Stefano. Da konstantaj loĝantoj estas nur ĉ. 10.