Gianroberto Casaleggio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gianroberto Casaleggio
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1954 (1954-08-14)
en Milano
Morto 12-an de aprilo 2016 (2016-04-12) (61-jaraĝa)
en Milano
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Infano Davide Casaleggio
Okupo
Okupo entreprenisto • politikistokomputosciencisto
TTT
Retejo https://www.casaleggio.it/azienda/gianroberto-casaleggio/
vdr

Gianroberto CASALEGGIO ([ĜanroBERto KasalEĜo] ; naskiĝis en 1954 en Milano, mortis la 12-an de aprilo 2016 en Milano) estis itala entreprenisto.

Li estas fondinta societano kaj prezidanto de la informadika kaj eldonista societo Casaleggio Associati, kiu okupiĝas pri konsultado pri merkatadaj retaj strategioj kaj zorgas pri blogo de Beppe Grillo. Aldone, kun Grillo mem, li estas kunfondinto de MoVado 5 Steloj, kies li estas foje difinita "guruo".[1]

Citaĵo
 Ideo estas nek de dekstre nek de maldekstre. Ĝi estas nur ideo, bona aŭ malbona. 
— Gianroberto Casaleggio[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Casaleggio komencas sian karieron laborante en Olivetti S.p.A., poste ĉirkaŭ la fino de 1990-aj jaroj la tasko de delegita administristo de Webegg S.p.A., grupo por la konsultado de firmaoj kaj publika administrado interrete.[3]

En 2004 li fondas Casaleggio Associati-n kaj ekde 2005 estas editoro de blogo de Beppe Grillo,[3] kies editoro estas ankaŭ pri iuj libroj. Li okupiĝis ankaŭ de blogo de Antonio Di Pietro[4] (ĝis 2010) kaj de retpaĝo de editoro Chiarelettere.[1] Ekde 2006 lia firmao okupiĝas pri studado kaj esplorado pri elektronika komerco en Italio[5] kies rezultoj estas prezentataj ĉiujare en Milano, printempe.

Kune kun Dario Fo kaj Beppe Grillo li verkis Il Grillo canta sempre al tramonto - Dialogo sull'Italia e il MoVimento 5 Stelle (Grilo kantas ĉiam je sunsubiro, bvl. rimarki, ke Grillo en la itala signifas grilon kaj tiu estas familinomo de Beppe Grillo), publikigita la 11-an de februaro 2013.[2]

La Cosa (La afero)[redakti | redakti fonton]

Malproksime de lia societejo estas la oficiala retradio de MoVado 5 Steloj, kiu nomiĝas "La cosa" (esperante: "La afero").


Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]