Giant
| Giganto | |
|---|---|
|
Aktorino Elizabeth Taylor en Giant |
|
| Originala titolo | Giant |
| Produktadlando | |
| Filmita en | |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 10-a de oktobro 1956 |
| Daŭro | 201 minutoj |
| Ĝenro | Dramo/Romanco |
| Reĝisoro(j) | George Stevens |
| Produktisto(j) | Henry Ginsberg George Stevens |
| Scenaro | Fred Guiol Ivan Moffat |
| Laŭ la verko de | Edna Ferber |
| Muziko | Dimitri Tiomkin |
| Ĉefrolantoj | Elizabeth Taylor Rock Hudson James Dean |
| Produkto | Giant Productions Warner Bros. |
| Distribuo | Warner Bros. |
| IMDb | |
Giant (anglalingve por giganto) estas filmo filmita en la jaro 1959 kaj reĝisorita de reĝisoro George Stevens. La filmo estis adaptita de Fred Guiol kaj Ivan Moffat el la romano de Edna Ferber. Aktoris en la filmo Elizabeth Taylor, Rock Hudson, James Dean, Carroll Baker, Jane Withers, Chill Wills, Mercedes McCambridge, Dennis Hopper, Sal Mineo, Rod Taylor, kaj Earl Holliman. Giant estis la lasta filmo el la tri filmoj de James Dean kiel ĉefaktoro, kiu gajnis al li lian duan Akademian Premion, tamen li mortis antaŭ la filmo estis publikigita.
[redakti] Premioj
Giant gajnis la Akademian Premion por plej bona reĝisoro, kaj kandidatiĝis duoble por plej bona aktoro (James Dean kaj Rock Hudson), plej bona subtena aktorino (Mercedes McCambridge), plej bona art-direktado, plej bona kostumado, plej bona redaktado, plej bona muziko, kaj plej bona adaptita scenaro. En 2006, Giant estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial preservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
