Gibelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La nomo Gibelino estas italigo de la germana Waiblinger en mezepoka Italujo por partianoj de la imperiestroj. Waiblinger siaflanke estas la nomo por loĝantoj de la ŝvaba urbo Waiblingen, centro de la dinastio de la Ŝtaŭfoj. La ekzisto de tiu ĉi nomo unuafoje estas dokumentita proksimume 1215 dum la epoko de la ŝtaŭfa imperiestro Frederiko la 2-a.

La analoga konstraŭpartio nomiĝis Gelfoj (elgermanigo de la vorto Welfen), kaj tiuj ĉi subtenis la politikon de la Papo kaj nomiĝis laŭ la dinastio de la Velfoj. Tamen la italaj Gelfoj laŭokaze ankaŭ subtenis la aferon de la imperiestro, se tio estis konforma kun iliaj interesoj. Tial la separado en Gibelinoj kaj Gelfoj tute ne estis tiel reliefigita, kiel foje prezentata. Ekzemple proksimume 1300 en Florenco la Gelfoj separiĝis en Blankaj Gelfoj (imperiestremaj Gelfoj), kiuj defendis kompromison kun la imperiestro, kaj la Nigraj Gelfoj, kiuj sekvis rigoran politikon kontraŭ la imperiestro. Depende de la aktuala registaro en la komunumoj la anoj de la unu aŭ alia partio estis ekzilataj el la urbo. Viktimo de ĉi tiu potencopolitiko en Florenco fariĝis ekzemple la fama poeto Dante.

La lukto inter la du partioj transdaŭris la pereon de la Ŝtaŭfoj, kaj la nomoj reprezentis en la malfrua mezepoko ofte nur diversajn grupojn ene de itala komunumo, kiuj reciproke kontraŭstaris malamike.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]