Gibraleón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Gibraleón
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Juan María Serrato Portillo
Retpaĝaro www.gibraleon.com
Demografio
Loĝantaro 12.258  (2008)
Loĝdenso 37,37 loĝ./km2
Geografio
Areo 328
Map of Gibraleón (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Gibraleón estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas olontenses. La censita populacio en 2009 estis de 12.258 loĝantoj kaj la denseco estas de 37,37 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Gibraleón estas situa en la sudokcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Urba komarko de Onubo en la suda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 26 m; je 14 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 328 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°22′N 6°58′O  /  37.367°N, 6.967°O / 37.367; 6.967 (Gibraleón)k.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gix jam ekzistis en la 6a jarcento a.K. Estis grava setlejo en islama epoko de Al Andalus. Konkerita de Alfonso de la Cerda en 1257. Definitive elprenita al araboj por Kastilio en epoko de Alfonso la 10a "La Saĝulo" en 1282, kiu donis ĝin kiel feŭdo al sia filino Beatríz. Poste la vilaĝo vidis disputojn inter la nobelaj familioj de Medinaceli kaj de Medina-Sidonia aŭ Guzmán. Gibraleón iĝis Markislando de Gibraleón por Don Alfonso de Zúñiga (Duko de Béjar), dum la regado de Karlo la 5a. Kun Niebla estis unu el la plej antikvaj vilaĝoj de la provinco onuba.

En Gibraleón (kaj ankaŭ en aliaj najbaraj vilaĝoj) estis sufiĉe grava populacio de posteuloj de afrikaj sklavoj, kiuj estis elrabitaj en Afriko (eble ĉe Gvineo) kaj alportitaj tien por posta transportado al Ameriko el la haveno de Palos de la Frontera, kio poste ne okazis. Multaj restis en tiu sudokcidenta areo de Iberio kaj integriĝis iom post iom.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo ege ruinigita
  • Preĝejo Karmen, de la 14a jarcento, gotika mudeĥara.
  • Preĝejo Santiago, de la 16a jarcento, renesanca.
  • Preĝejo Sankta Johano, de la 14a jarcento, konstruata sur la tereno de iama moskeo.
  • Monaĥejo Madre de Dios del Vado, de la 16a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]