Gibson-Dezerto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Limigo de Gibson-Dezerto

Gibson-Dezerto estas dezerto de Aŭstralio. Ĝi okupas surfacon je ĉirkaŭ 155 900 km² kaj troviĝas inter la lago Disappointment kaj la lago Macdonald laŭ la Tropiko de Kaprikorno, en okcidentaj regionoj de la lando. La areo entenas sablajn montetojn subdividatajn de sekaj herbejoj. La dezerto konstituas ekoregionon el la Aŭstralia ekoprovinco de la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Tiu ekoregiono estas parto de la Tutmondaj 200-unuo Tanamia kaj grand-sabla dezertoj. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.

La ununuraj popoloj, kiuj vivas ĉi tie estas la aŭstraliaj indiĝenoj. Pro grava senpluveco en 1984, kiu sekigis ĉiujn akvofontojn kaj elĉerpis la nutrajn provizojn, duonnomada tribo, la Pintupoj, kiuj kutime havis Gibson-Dezerton kiel loĝejon, unuafoje kontaktiĝis kun okcidenta aŭstralia socio. Oni opinias, ke ĝi estis la unika aŭstrala tribo, kiu ne konis la blankan homon.

Enhavo

[redakti] Klimato

La precipitaĵoj en Gibson-Dezerto varias de 200 mm ĝis 250 mm por jaro. La klimato estas kutime varma: somere maksimumaj temperaturoj estas super 40 °C. (104 °F.), dume vintre la temperaturoj povas malaltiĝi ĝis 18 °C (64 °F) [1]

[redakti] Historio

Gibson-Dezerto estis nomita laŭ la esploristo Alfred Gibson kiu forpasis dum ekspedicio tie ĉi kondikita far Ernest Giles en 1874.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj

  1. Gibson-Dezerto

[redakti] Eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Koala climbing tree.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Aŭstralio


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj