Giganta cervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Giganta cervo
Skeleto ĉe la Nacia Muzeo de Naturhistorio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Genro: Megaloceros
Specio: M. giganteus
Megaloceros giganteus
(Blumenbach, 1799)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La giganta cervo (Megaloceros giganteus) estas formortinta specio de cervedoj, kiu aperis dum la plejstoceno ĉ. antaŭ 400.000 jaroj en Eŭrazio kaj malaperis dum fino de la lasta glaciepoko (Würm-epoko), ĉ. antaŭ 8.000 jaroj.

Angle oni nomas ĝin „irlanda alko” (Irish elk), ĉar ties ostoj elgrundiĝis ĉefe el irlandaj marĉoj (spite al tio, ĝi vivis en la tuta Eŭropo). Ĝi havis gigantan platkornaron (kun larĝo de maks. 4 m), kun postkola alto de 2 m, la korpomaso de la besto estis ĉ. 1400 kg. Ĝi verŝajne vivis sur senkaŝaj herbejoj kaj ĝi evitis la arbarojn pro sia grandega kornaro.

La preciza sistematiko okazis laŭ DNA-esploroj: ŝajnas, ke ĝi pli parencas ne al alko, sed al damao.

La formorto de la besto okazis plej verŝajne pro ĉasado de la prahomoj.

rete, angle[redakti | redakti fonton]