Giganta kalmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giant Squid NASA.jpg
Giant Squid NASA
Markoj de lokoj trovitaj

La giganta kalmaro (Architeuthis dux) estas specio de profund-oceane loĝanta kalmaro de la familio Architeuthidae (Arĥiteŭtedoj). Giganta kalmaro povas kreskiĝi ĝis enorma grando, havigante ekzemplon de profundmara gigantismo: ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj metas la maksimuman grandon en 12 m aŭ 13 m ĉe inoj kaj 10 m ĉe maskloj el la malantaŭaj naĝiloj ĝis la pinto de la du longaj tentakloj (pli longa ol la kolosa kalmaro ĉirkaŭkalkule 9–10 m,[1] sed pli malpeza,[2] unu el la plej grandaj vivantaj organismoj). La mantelo estas ĉirkaŭ 2 m longa (pli ĉe inoj, malpli ĉe maskloj), kaj la longo de la kalmaro eksklude la tentaklojn (sed inklude kapon kaj brakojn) rare superas 5 m. Postuloj de specimenoj 20 m aŭ plie ne estis science dokumentitaj.

La nombro de diferencaj specioj de giganta kalmaro estis debatita, sed ĵusa genetika esplorado sugestas ke ekzistas nur unusola specio.[3]

En 2004, japanaj esploristoj faris la unuajn fotojn de vivanta giganta kalmaro en ĝia natura habitato,[4] kaj en julio 2012, vivanta plenkreskulo estis por la unua fojo filmita en sia natura habitato antaŭ la insulo Ĉiĉi-ĵima en la Ogasavaroj, Japanio.[5][6] En 2015, oni publikigis alian filmovidaĵon.[7] En junio 2019, sciencistoj informis pri filmapero, por la dua fojo, kaj por la unua fojo en akvoj de Usono, de giganta kalmaro en ĝia profundakva habitato.[8]

La kolosa kalmaro estas pli granda ol la giganta kalmaro, ĝi havas mantelan longon de 2-5 m kaj eĉ tentaklojn kun longo de 8 m.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roper, C.F.E.; Jereb, P. (2010). "Myopsid and Oegopsid Squids". En Jereb, P.; Roper, C.F.E. (eld.).Cephalopods of the world. An annotated and illustrated catalogue of species known to date. FAO Species Catalogue for Fishery Purposes. 2. Rome: FAO. pp. 148–178. No. 4, Vol. 2.
  2. Atkinson, Kent (1a de majo 2008). "Size matters on 'squid row' (+photos, video)". The New Zealand Herald. Alirita la 25an de septembro 2011.
  3. Marshall, Michael (20a de marto 2013). "World's giant squid are one big happy family". New Scientist. No. 2909.
  4. Kubodera, T.; Mori, K. (2005). "First-ever observations of a live giant squid in the wild". Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences. 272 (1581): 2583–2586. doi:10.1098/rspb.2005.3158. PMC 1559985. PMID 16321779.
  5. "The Giant Squid, captured on camera in its natural habitat for the first time ever! Revealed on NHK and the Discovery Channel" (PDF). NHK. 9a de januaro 2013. Arkivita el la originalo (PDF) en 4a de oktobro 2013.
  6. Schrope, Mark (14a de januaro 2013). "Giant squid filmed in its natural environment – Landmark achievement reveals clues to mollusc's behaviour". Nature. doi:10.1038/nature.2013.12202. Alirita la 1an de aprilo 2020.
  7. Padnani, Amisha (29a de decembro 2015). "Giant squid, elusive creature of the deep, gets a vivid close-up". The New York Times. Alirita la 1an de aprilo 2020.
  8. Jarvis, Brooke (21a de junio 2019). "Giant Squid, Phantom of the Deep, Makes Second Video Appearance – Seven years after scientists caught the elusive deep-sea cephalopod on video, they saw another. Then lightning struck a third time". The New York Times. Alirita la 1an de aprilo 2020.