Giganta malagaskukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Giganta malagaskukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Coua
Specio: C. gigas
Coua gigas
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Giganta malagaskukolo (Coua gigas) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Tiu specio estas endemismo de la sekaj arbaroj de la okcidenta kaj suda Madagaskaro [1]. Oni sugestis, ke la genro Coua probable originis el preciza azia grundokukolo (Dinets 2007). La genro Coua enhavas 10 speciojn, pli ol iu ajn genro en Madagaskaro (Moreau 1966). Kvankam la birdo estas listita kiel Malpli zorgiga (LC) ĉe la Ruĝa Listo de IUCN pri Minacataj Specioj, C. gigas restas nur en preciza biologia niĉo de Madagaskaro, garantiante sian agnoskon kiel specio konservenda je tutmonda skalo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Giganta malagaskukolo estas ĉirkaŭ 62 cm longa (preskaŭ duoble la grando de la Kokerela malagaskukolo) kaj temas pri helbruneca birdo, kiu havas brilan bluan makulon en vizaĝoj ĉirkaŭ la okuloj, kiu iras el la bekobazo ĝis la nuko kaj siavice estas ĉirkaŭita de nigra strio. Tiu estas karakteriza de la genro Coua kaj krome ĝi estas simila al la afrikaj musofagedoj (Chouteau 2006A). Meze de la du, supre, estas ankaŭ bruneca krono. Kiel membro de la familio de Kukoledoj, ili havas reverseblan trian fingron kaj similas al centropoj pro sia metodo grimpi inter la plantoveprejo por serĉi manĝaĵojn. Observado indikas, ke ili povas grimpi 10 metrojn el grundo (Chouteau 2006A).

C. gigas manĝas semojn (Capurodendron madagascariensis kaj Bŭus madagascariensis), insektojn kaj kelkajn etajn vertebrulojn kiel kameleonoj (Furcifer sp.) (Chouteau 2006A). Tiu ĉi specio de birdo estas ofte trovata en grandaj sed unuarangaj koridoraj arbaroj kie mankas densaj tavoloj, kio havigas al la specio facilon moviĝi kaj implicas preferon por unuarangaj arbaroj kun altaj arboj (Chouteau 2006A & 2006B; 2004). Pristudoj indikas, ke ĉe duarangaj arbaroj, la Giganta malagaskukolo kutime glitas dum la sekaj sezonoj kaj pli ofte saltas kaj ekiras dum la pluvaj sezonoj (Chouteau 2006A). Kontraste, ili estis trovataj farante la malon en duarange forstitaj areoj (pli ofte gliti dum pluvaj sezonoj kaj pli ofte bekotuŝi dum sekaj sezonoj), kio sugestas la gravan rolon kiun ludas la medio en la manĝa kutimaro (Chouteau 2006A; 2006B; 2004). La Giganta malagaskukolo kutimas uzi mikrohabitatoj de duarangaj arbaroj kun granda branĉara kovro kaj manĝi en duarangaj koridoraj arbaroj kun pli altaj branĉaroj ol ĉe aliaj areoj por eviti lokoj kun pli da tigoj kaj baroj (Chouteau 2006A; 2004).

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Madagaskaro, teritorio de la Giganta malagaskukolo

C. gigas troviĝas en malaltaj teroj ĝis 700 metrojn en okcidenta kaj suda Madagaskaro (Sibley 2007). La teritorio de tiu specio estas konsiderata granda kun supozata amplekso de 50,000-100,000 km². La tutmonda loĝantaro ne estis ankoraŭ kalkulita, sed oni konsideras ĝin granda, ĉar ĝi estis priskribita kiel 'komuna' en almenaŭ partoj de sia teritorio. Simile, ankaŭ la tendencoj en la tutmonda loĝantaro ne estas konataj kaj eĉ oni supozas, ke kvankam la specio ne alproksimiĝis al la malpliigaj limoj laŭ la kriterioj de la IUCN Ruĝa Listo (t.e. Malpliiĝo de pli ol 30% en dek jaroj aŭ tri generacioj), estas pruvoj de ia loĝantara malpliiĝo [2]. Tio resumas la kialojn konsideri la Gigantan malagaskukolon kiel Malpli zorgiga de la oficiala Ruĝa Listo de IUCN.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj studoj defendas la neceson konservi la Gigantan malagaskukolon. C. gigas estas inter la surloke vundblaj specioj de Madagaskaro kiuj estas eventuale ĉasitaj aŭ kaptitaj de infanoj (Ellis 2003). Ĝenado pro fajro aŭ lignokolektado povas eventuale endanĝerigi krome la specion (Chouteau 2006). Homa agado modifas la habitatan strukturon kaj havas certan negativan influon sur la kutimaro kaj la habitata selektado (Chouteau 2004). Selekta lignokolektado estas la plej grava ĝeno por la insektovoraj birdoj de arbaroj, ĉefe ĉe la Giganta malagaskukolo (Chouteau 2004; 2006B). Necesas rehavi diverson da manĝaĵo en diversaj habitattipoj por pluhavi la normalan manĝodisponeblon de tiuj birds (Chouteau 2006B).

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Ĵusaj vidaĵoj en Sainte Luce atestas, ke la vosto de la Giganta malagaskukolo ŝajnas esti pli longa ol en aliaj regionoj (Ellis 2003). Tio neas la antaŭan supozon, ke la genro Coua ne havas morfologian specialigon, anstataŭ indiki distingigajn morfologiajn diferencojn kiujn garantius pliajn studoj pri la ŝanĝoj en la specio (Moreau 1966). Sainte Luce estas nune unu el la plej bonaj lokoj por vidi tiujn birdojn en kelkaj arbareroj kiuj povus delonge loĝigi limigitajn loĝantarojn (Ellis 2003). Kiel unu el la proponitaj konservaj zonoj nune regitaj de loka komunumo, la regiono havas grandan eblon por ekoturismo por helpi la daŭrigan konservon de la specio (Ellis 2003).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coua: Wikipedia, the free encyclopedia Wikipedia.org 23a Majo 2007.
  2. BirdLife International (2007). Specidatumbazo: Coua gigas (2/6/2007).
  1. Coua: Wikipedia, the free encyclopedia 2007. Retrieved on 23 May 2007.
  2. BirdLife International (2007). Species factsheet: Coua gigas (2/6/2007).
  • Dinets, V Birds of Madagascar, including Couas Homepage of Vladimir Dinets: Madagascar Part 5 of 12 23a Majo 2007.
  • Moreau, RE (1966). The Bird Faunas of Africa and its Islands. Edward Grey Institute of Field Ornithology. Academic Press Inc, New York.
  • IUCN Red List of Threatened Species 2007. 23a Majo 2007.
  • Chouteau, P (2006).(A): Influences of the season and the habitat structure on the foraging ecology of two coua species in the western dry forest of Madagascar Comptes Rendus Biologies, 329(9): 691-701
  • Chouteau, P (2004). The impacts of logging on the microhabitats used by two species of couas in the western forest of Madagascar Comptes Rendus Biologies, 327(12): 1157-1170
  • Chouteau, P (2006). (B): Habitat selection and density of Couas in Madagascar: implication for their conservation Comptes Rendus Biologies 327(1): 37-50
  • Sibley, CG. Family Cuculidae: Coua gigas. AviFauna - Picchio Verde ... l'altro web site - Birds: DNA Sibley's list, 11 (Non Passeriformes) 26a Aprilo 2007.
  • Ellis, ER (2003). Avifaunal population present in the remaining littoral forests of Southeastern Madagascar [pdf]. Bird Study Report. Azafady 26a Aprilo 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Endemic birds of Madagascar and western Indian Ocean islands

Sibley-Monroe checklist 4: landmark document in the study of birds

Ligiloj al fotoj