Giganta sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Giganta sito
Giganta sito
Giganta sito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitta
Specio: S. magna
Sitta magna
(Ramsay, 1876)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Giganta sito estas malgranda paseroforma birdo, sed la plej granda inter sitoj. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio loĝas en suda Ĉinio, Birmo kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro perdo de habitato kaj la specio estas konsiderata kiel Vundebla, kio estas la unua ŝtupo en la specioj minacataj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas 19.5 cm longa, kio faras el ĝi la plej granda inter sitoj kun sufiĉe diferencoj rilate la aliajn speciojn kaj eĉ la dua nome la Belega sito, disde kiu tiu ĉi facile diferenciĝas, ĉar la alia estas pli kolore markita, dum tiu ĉi havas tipe sitecajn grizecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn. Kiel ĉe aliaj sitoj, estas nigra traokula strio kiu estas sufiĉe larĝa, plilarĝiĝas malantaŭ la okulo kaj eĉ atingas la flankojn de la kolo kaj ŝultrojn. Similan strion havas inter sitoj nur malproksimaj specioj kiaj estas la Kaŝmira sito, Kaŝtanventra sito, Himalaja sito kaj la Viktoria sito, el kiuj ĉiuj havas flavecajn al brunecajn subajn partojn anstataŭ blankecajn. Krome estas aliaj nigraj markoj en ŝultroj, tute malkutimaj inter sitoj. Tiu specifeco kaj la grando ege diferencigas tiun specion ene de la genro kaj ĉefe la grando, kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, kie magna signifas precize "granda". Krome ankaŭ la beko estas grizeca kun blanka pinto, dum la gamboj estas nigrecaj kun frota krifoj; la subpugo montras helbrunecajn markojn.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe insektojn.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ili vivas ĉefe solecaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili faras nestojn en srbotruoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]