Giganta testudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldabra giganta testudo (Geochelone gigantea) de Aldabro, insuletaro en la Sejŝeloj.

Giganta testudoElefanta testudo estas besto apartenanta al unu el pluraj specioj de testuduloj karakteraj por kelkaj tropikaj insuloj. Ili ofte atingas enorman grandon — povas havi mason ĝis 300 kg kaj povas kreski ĝis 1.3 m longaj — ili vivas, aŭ vivis (ĉar kelkaj specioj estis ĵus formortintaj), en Sejŝeloj, Maskarenoj kaj Galapagoj. Nune la plej granda populacio tutmonde loĝas en Aldabra en Sejŝeloj, kie estas proksimume 150,000 individuoj. Kvankam ili laŭaspekte estas similaj, tiuj testudoj reprezentas apartajn branĉojn de evoluo, do "Giganta testudo" ne estas taksono. La testudoj de Sejŝeloj kaj Maskarenoj devenas el proksima Madagaskaro, dum la Galapaga testudo devenas el relative proksima Ekvadoro. En la Kanariaj Insuloj estis du specioj nun formortinta giganta testudo. Estis granda testudoj, similaj al tiuj aktuale troviĝas en la Galapagoj.