Giganta varano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perentie (Varanus giganteus) (10244734736).jpg
Perentie (Varanus giganteus) (10244734736)
Perentie

La Giganta varano (Varanus giganteus) estas la plej granda varano indiĝena de Aŭstralio, kaj la kvara plej granda vivanta lacerto surtere, post la Komoda varano, la Salvadoria varano kaj la Akva varano. Troviĝanta okcidente de la Granda Disiganta Montaro en la aridaj areoj de Aŭstralio, ili estas nekomuna vidaĵo pro ties timido kaj malproksimeco de multe el ties teritorio for de homaj setlejoj.

Ties statuso por la kulturo de la Aŭstraliaj Aborigenoj evidentiĝas en la rilato al totemoj, kaj parto de ties mitaro pri sonĝoj, same kiel arbara manĝo. Ili estis celita manĝo ĉe la dezertaj aborigenaj triboj, kaj ties graso estis uzata por medicinaj kaj ceremoniaj celoj. Multaj aperas pentre en aborigena arto kaj ĉe ties akompanaj historioj kiaj la ero ‘Goanna Calling for Rain’ (varano petas pluvon) kaj ‘How the Perentie and Goanna got their Colours’ (kiel varano kaj giganta varano akiris siajn kolorojn).