Gigantaj petreloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gigantaj petreloj
Junulo de Suda giganta petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Macronectes
Familioj de subdivizioj

Macronectes giganteus
Suda giganta petrelo
Macronectes halli
Norda giganta petrelo

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Gigantaj petreloj estas genro, Macronectes, el la familio Procelariedoj kaj konsistas el du specioj. Ili estas la plej grandaj birdospecioj el tiu familio. Ambaŭ specioj estas limigitaj al la Suda Hemisfero, kaj kvankam ties distribuadoj ege koincidas kun ambaŭ specioj reproduktantaj sur la insuloj Princeduardaj, Krozetoj, Kergelenoj, Makvora Insulo kaj Sud-Georgio, multaj Sudaj gigantaj petreloj nestumas pli suden, kun kolonioj tiom for sude kiom ĝis Antarkto. Gigantaj petreloj estas agresemaj predantoj kaj kadavromanĝantoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Gigantaj petreloj estas du grandaj marbirdoj el la genro Macronectes. Dumlonge konsideritaj samspeciaj (ili ne iĝis separataj specioj ĝis 1966),[1] ambaŭ specioj, nome la Suda giganta petrelo, Macronectes giganteus, kaj la Norda giganta petrelo, Macronectes halli, estas konsiderataj kun la du fulmaroj, de la genro Fulmarus, formantaj distingan subgrupon ene de la Procelariedoj, kaj se oni aldonas ankaŭ la speciojn de la Antarkta petrelo, la Kaba petrelo, kaj la Neĝopetrelo, ili formas separatan grupon disde la resto de la familio.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Gigantaj petreloj meritas sian nomon. La Suda giganta petrelo estas iome pli granda ol la Norda giganta petrelo, kun 3 al 8 kg, 180 al 210 cm inter flugiloj kaj 86 al 100 cm.[3][4] La Norda giganta petrelo estas 3 al 5 kg peza, 150 al 210 cm intter flugiloj kaj 80 al 95 cm de flugillongo.[5][6] Ili supraĵe similas al albatrosoj, kaj estas la ununuraj procelariedoj kuj povas egali al ili laŭgrande. Ili povas esti separataj el la albatrosoj pro siaj bekoj; la du tubaj naztruoj estas kunigitaj ĉe la supro de la beko, malkiel ĉe la albatrosoj kie ili estas separataj kaj ĉe la bekoflankoj. Ili estas ankaŭ la nuraj membroj de la familio de Procelariedoj kiuj havas sufiĉe fortajn krurojn por efike piedire aktive surtere.[3] Ili estas ankaŭ multe pli malhelaj kaj pli makulecbrunaj (escepte pro la blanka morfo de la Suda, kiu estas pli blanka ol ĉiu ajn albatroso) kaj havas pli ĝibecdorsan aspekton.

Kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[7] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[8]

Ili estas malfacile distingeblaj, ĉar posedas similajn longajn paloranĝecajn bekojn kaj uniformajn makulecgrizajn plumarojn (escepte pro 15% el la Sudaj petreloj, kiuj estas preskaŭ tute blankaj). La bekopinto de halli estas ruĝecrozkolora kaj tiu de giganteus estas palverdeca, kaj aspektas iomete pli malhela kaj pli hela ol la resto de la beko, respektive. La subaĵo de plej maljunaj halli estas pli pala kaj pli uniforma ol giganteus, kaj tiu lasta montras kontraston inter pli palaj kapo kaj kolo kaj pli malhela ventro.[9] Aldone, plenkreskuloj de halli tipe aspektas palokulaj, dum plenkreskuloj de giganteus de la normala morfo tipe aspektas malhelokulaj (foje makulece pli palaj). Klasikaj ekzemploj de Norda giganta estas identigeblaj en kelkaj teritorioj. Bedaŭrinde junaj birdoj de ambaŭ specioj estas tute malhelaj kaj estas tre malfacile distingeblaj se ne oni povas vidi la koloron de la bekopinto. Kelkaj relative junaj Nordaj gigantaj petreloj povas aspekti pli palaj ĉekape kvazaŭ Sudaj gigantaj petreloj kaj tiele tiu specio iĝas pli malfacile konfirmebla.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Macronectes devenas el la grekaj vortoj makros signife longa kaj nēktēs signife naĝanto. Ankaŭ petrelo derivas el Sankta Petro kaj la historio de lia piedirado surakva ĉar ili ŝajnas kurantaj surakve dum eklfugo.[10]

Giganta petrelo manĝante kadavraĵon de foko en Sud-Georgio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Gigantaj petreloj estas tre oportunemaj manĝantoj. Unike inter procelariedoj ili manĝas surtere same kiel ĉemare; fakte ili trovas plej manĝon ĉe marbordo. Surtere ili manĝas kadavraĵojn,[3][9] ĉefe tiuj de fokoj kaj pingvenoj. Ili montras sian hegemonion ĉe kadavraĵojn per "fokestra sinteno":[11] tenante la kapon kaj la flugilojn etendaj, indikante per la kapo al kontraŭanto kaj kun la flugilpintoj iome reen; la vosto estas levata al vertikala sinteno. Ili estas ankaŭ kapablaj mortigi aliajn marbirdojn, eĉ tiujn tiom grandajn kiom albatrosoj, kiujn ili mortigas ĉur per frapado ĝis ties morto (plej komune idoj de aliaj specioj dum la reprodukta sezono) aŭ per dronigo.[12] Ĉemare ili manĝas krilon, kalmarojn kaj fiŝojn, ofte atentante fiŝkaptadajn ŝipojn espere pluki tripaĵojn aŭ iajn restaĵojn.[9]

Giganta petrelo kun ido en Antarkto

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Suda giganta petrelo plej verŝajne formas izolajn koloniojn pli ol la Norda; la inoj de ambaŭ specioj demetas ununuran ovon en aspra nesto konstruita je ĉirkaŭ 50 cm el la grundo. La ovo estas kovata dum ĉirkaŭ 60 tagoj, kaj post eloviĝo la ido estas kovata dum pliaj 3 semajnoj. La elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 4 monatoj, sed la idoj ne atingas seksan maturecon ĝis post aliaj 6–7 jaroj post elnestiĝo.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Dum ambaŭ specioj estas listataj kiel Preskaŭ Minacata en la Ruĝa Listo de 2008 fare de IUCN,[13][14] ĵusa pruvaro sugestas ke ili estas malpli minacataj ol dekomence oni supozis, kaj ambaŭ populacioj fakte ŝajnas esti pliiĝintaj, almenaŭ surloke. Sekve ili estis listitaj kiel Malplej Zorgiga en la Ruĝa Listo de 2009.[9][15]

La Suda giganta petrelo estis listita kiel endanĝerita laŭ la Aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999, dum la Norda giganta petrelo estis listita en la sama Act kiel vundebla.[16] Ties konservostatuso varias ankaŭ el ŝtato al ŝtato ene de Aŭstralio. Ekzemple:

  • Kaj la Suda kaj la Norda gigantaj petreloj estas listitaj kiel minacata ĉe la Viktoria “Flora and Fauna Guarantee Act” (1988).[17] Laŭ tiu Act, oni preparis agadon por la rekupero kaj estonteca administrado de tiuj specioj.[18]
  • Ĉe la provizora listo de 2007 pri minacata vertebrula faŭno en Viktorio, la Suda giganta petrelo estis listita kiel vundebla, dum la Norda giganta petrelo estis listita kiel preskaŭ minacata.[19]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Remsen Jr., J. V. (2008)
  2. Tree of Life (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Maynard, B. J. (2003)
  4. http://www.heardisland.aq/nature/animals/fact_file_southern_giant_petrel.html
  5. http://www.environment.gov.au/cgi-bin/sprat/public/publicspecies.pl?taxon_id=1061#description
  6. http://www.oiseaux.net/birds/northern.giant-petrel.html
  7. Double, M. C. (2003)
  8. Ehrlich, Paul R. (1988)
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 BirdLife International (2009a)
  10. Gotch, A. F. (1995)
  11. de Bruyn, P. J. N. & Cooper, Æ J. (2005). "Who's the boss? Giant petrel arrival times and interspecific interactions at a seal carcass at sub-Antarctic Marion Island", gazeto : Polar Biology, volumo : 28, numero : 7, paĝoj : 571–573. COI:10.1007/s00300-005-0724-7 (Abstract)
  12. Cox, J. B. (1978). "Albatross Killed by Giant-petrel", gazeto : Emu, volumo : 78, numero : 2, paĝoj : 94–95. COI:10.1071/MU9780094
  13. BirdLife International (2008a)
  14. BirdLife International (2008b)
  15. BirdLife International (2009b)
  16. EPBC Act List of Threatened Fauna. Alirita 25a Julio 2009.
  17. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  18. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  19. Victorian Department of Sustainability and Environment (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

del Hoyo, Josep, Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (1992). Handbook of Birds of the World Vol 1. Barcelona:Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5

  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Remsen Jr., J. V.; et. al (07 Aug 2008). "A classification of the bird species of South America South American Classification Committee American Ornithologists' Union". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Elŝutita en 09a Jul 2009.
  • Tree of Life (27 Jun 2008). "Procellariidae. Shearwaters, Petrels". Tree of Life Web Project. Elŝutita en 18a Mar 2009.
  • Victorian Department of Sustainability and Environment (2007). Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment. p. 15. ISBN 978-1-74208-039-0.