Gigerwald-Lago
El Vikipedio
| Gigerwald-Lago | |
|---|---|
| Koordinatoj | 46°54′51″N 9°22′24″O / 46.91417°N, 9.37333°OKoordinatoj: 46°54′51″N 9°22′24″O / 46.91417°N, 9.37333°O |
| Speco de la lago | Baraĵlago |
| Ĉefaj fontoj | Tamina |
| Ĉefaj elfluoj | Tamina |
| Areo de la baseno | 52,06 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Maksimuma longo | 3 km |
| Maksimuma larĝo | 0,4 km |
| Surfaca areo | 0,71 km² |
| Averaĝa profundo | 50 m |
| Maksimuma profundo | 135 m |
| Akva volumeno | 0,0356 km³ |
| Surfaca alto | 1335 m |
| Setlejoj | Sankt-Martin (Pfäfers) |
Gigerwald-Lago (germane: Gigerwaldsee) estas baraĵlago en Calfeis-Valo, flanka valo de Tamina-Valo.
La lago atingeblas per montara strato de Bad Ragaz tra la Tamina-Valo. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Pfäfers en Sarganslando, Kantono Sankt-Galo. La lasta pli granda municio antaŭ la lago estas Vättis. Al la akvokoleta regiono de la lago apartenas la Sardona-Glaĉero.
Gigerwald-Lago estas la plej granda lago, kiu situas komplete sur la teritorio de Kantono Sankt-Galo.
La baraĵo Gigerwald estis finkonstruita en la jaro 1976. Ĝin utiligas la Elektrejoj Sarganslando [Kraftwerke Sarganserland AG] por sia pumpakumul-elektrocentralo, al kiu apartenas ankaŭ la kompensbaseno plimalsupre en la Tamina-Valo kun la centralo en Mapragg.
