Gijsbertus Johannes Degenkamp
Gijsbertus Johannes DEGENKAMP (naskiĝis la 24-an de februaro 1895 en Utrecht) estis nederlanda esperantisto kaj pentristo. Esperantistiĝis li en 1915. Aŭtoro de eminenta studo Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, tradukinto de la verkoj Ŝi de H. Rider Haggard kaj La hispana tragedio de Jef Last; el la ĉeĥa lingvo li tradukis Leterojn el Nederlando de K. Čapek kaj plue li tradukis la Taglibron de Anne Frank. Li verkis diversajn nederlandlingvajn studlibrojn i.a. La konsilanto, De voorzetsels (La prepozicioj), Eigennamen in Esperanto (Propraj nomoj) kaj Leidraad (Gvidilo). Li estis ankaŭ la aŭtoro de Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura.
Kunlaboris al Holanda Pioniro, Nederland-E, Holanda E-isto. Red. kun Frits Faulhaber la lingvo-aldonon de Laborista E-isto; kaj Utreĥtan E-iston.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Degenkamp (deĥenkamp) Gijsbertus Johannes, nederlandano, pentristo. Nask. 24 febr. 1895 en Utrecht. E-isto de 1915. Kunlaboris al Holanda Pioniro, Nederland-E, Holanda E-isto. Red. kun F. Faulhaber la lingvo-aldonon de Laborista E-isto; kaj Utreĥtan E-iston. Aŭtoro de Konsilanto pri E-gramatiko. Kursgvidanto kaj prez. de loka grupo. |