Gilad Ŝalit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gilad Ŝalit
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1986 (1986-08-28) (37-jaraĝa)
en Naharija
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco IsraeloFrancio
Okupo
Okupo sports columnist • militistoĵurnalisto • investment advisor • verkistomilitisto
vdr

Gilad ŜALIT (hebree: גלעד שליט, naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1986, do nun 37-aĝa) estas israela soldato en rango de kaporalo el Micpe Hila en Okcidenta Galileo. Tiam 19-jaraĝa, li estis kaptita la 25-an de junio 2006 fare de ekstremaj palestinoj (Hamas) kaj kunportita el Israelo tra la demarkacia linio al iu nekonata loko en la Gaza-strio. Ŝalit havas duoblan ŝtatanecon: de Israelo kaj de Francio.

Post la kapto, eniris la strion israeloj soldatoj, sed ili ne sukcesis trovi lin. Post la nesukceso de la militista solvo okazis diplomatiaj provoj por liberigi lin. Hamas volas liberigon de ĉ. 450 palestinoj - multaj el ill estas murdistoj - el israela prizono, sed Israelo ne volas liberlasi tiujn, kiuj murdis israelanojn.

Pro la evento, Israelo ne permesas aŭ limigas transporton de varoj al la Gaza-strio, kio malfortigis popularecon de Hamas. Tio kaj la araba reĝimŝanĝo en Egiptio, tumultoj en Sirio, malfortiĝo de la israela eksterlanda politiko helpis interkonsenton de Hamas kaj Israelo pri ŝanĝo de pli ol mil palestinaj enprizonigitoj kontraŭ Ŝalit. Ŝalit liberiĝis kaj hejmenveturis la 18-an de oktobro 2011.