Gilano
| Provinco Gilano | |
|---|---|
|
situo de la provinco en Irano |
|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Raŝt |
| Areo | 14 042 km² |
| Loĝantaro | 2 404 861 (stato de oktobro 2006) |
| Loĝdenso | 171 loĝantoj po km² |
| ISO-kodo | IR-19 |
| la historia fortikaĵo Rudĥan en Gilano | |
La provinco Gilano - perse گيلان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Raŝt. La provinco kovras areon de 14 042 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 2 404 861 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la nordo de la ŝtato kaj norde havas vastan bordon al la Kaspia Maro.
Famaj urboj de Gilano estas : Raŝto – Astara – Lahiĝan – Langerud – Fuman – Taleŝ – Laŝte Neŝa – Anzali – Ĥomam – Ĥoŝke Biĝar – Rudsar – Manĝil – Loŭŝan – Rudbar .
La apuda montaro, kovrita per arbaroj, estis konata de la antikvaj Grekoj sub nomo de Hirkanio, kaj fama pro ties arbaroj kaj tigroj. Aparte en tiu regiono parolatas la gila lingvo.
En jaro 1990 granda tertremo kaŭzis 50 - 100.000 mortintojn. Inspirita de tio estis produktita la filmo de Abbas Kiarostami "Tra la olivarboj".
[redakti] Administra divido
La provinco konsistas el 12 distriktoj:
| mapo | mallongigo | distrikto |
|---|---|---|
| A | Astara | |
| AA | Astaneh-e Aŝrafijeh | |
| BA | Bandar Anzali | |
| F | Fuman | |
| H | Haŝtpar | |
| Lh | Lahiĝan | |
| Lr | Langarud | |
| R | Raŝt | |
| Rs | Rudsar | |
| Rb | Rudbar | |
| S | Some'e Sara | |
| Sh | Ŝaft |
[redakti] Loĝantaro
El la loĝantoj dum la jaro 1996 46,8 % loĝis en urboj kaj 53,2 % en la malurba karmparo. La plej multaj loĝantoj denaske parolas la lingvon Gilaki. Krome en la nordokcidento de la provinco paroliĝas la lingvo Taleŝi. Ekde pluraj jardekoj en iuj partoj de la nordokcidento tamen dominas la azerbajĝana lingvo, la kun la turka parenca lingvo de la azerbajĝana loĝantaro de nordokcidenta Irano (la provincoj Ardabil, okcidenta kaj orienta Azerbajĝano de Irano).
[redakti] Historio
Kune kun "Irana Azerbaĵĝano" la provinco Gilan kaj sia ĉefurbo Raŝt estis plurfoje okupita de la Rusa Imperio respektive de Sovetunio: inter 1723 kaj 1736, 1909/11 kaj 1912, 1915 kaj 1918, 1920 kaj 1921, 1941 kaj 1946. Ĉi-tie instaliĝis la Irana Soveta Respubliko.
[redakti] Retaj ligiloj
Koordinatoj: 37° 19' 23" norde, 49° 30' 56" oriente
Ardabil | Buŝehr | Fars | Gilano | Golestano | Hamadan | Hormozgan | Ĥom | Ĥuzestano | Ilam | Isfahano | Jazd | Kazvin | Kerman | Kermanŝah | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnan | Sistan kaj Beluĉistan | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝan