Provinco Gilano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Gilano

situo de la provinco en Irano
situo de la provinco en Irano
provinco de Irano
Bazaj informoj
Ĉefurbo Raŝt
Areo 14 042 km²
Loĝantaro 2 404 861 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 171 loĝantoj/km²
ISO-kodo IR-19
la historia fortikaĵo Rudĥan en Gilano
la historia fortikaĵo Rudĥan en Gilano
vdr

La provinco Gilano - perse گيلان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Raŝt. La provinco kovras areon de 14 042 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 2 404 861 loĝantojn. Parto el ili, la giloj, parolas la gilan lingvon kaj per sia etna nomo kaŭzis la nomon de la regiono. La provinca teritorio troviĝas en la nordo de la ŝtato kaj norde havas vastan bordon al la Kaspia Maro.

Famaj urboj de Gilano estas: Raŝto – Astara – Lahiĝan – Langerud – Fuman – Taleŝ – Laŝte Neŝa – Anzali – Ĥomam – Ĥoŝke Biĝar – Rudsar – Manĝil – Loŭŝan – Rudbar.

montara pejzaĝo ĉe la fortikaĵo Rudĥan


La apuda montaro, kovrita per arbaroj, estis konata de la antikvaj Grekoj sub nomo de Hirkanio, kaj fama pro ties arbaroj kaj tigroj. Aparte en tiu regiono parolatas la gila lingvo.

En jaro 1990 granda tertremo kaŭzis 50 - 100.000 mortintojn. Inspirita de tio estis produktita la filmo de Abbas Kiarostami "Tra la olivarboj".

la historia vilaĝo Masuleh en Gilano


Administra divido

La provinco konsistas el 12 distriktoj:

mapo mallongigo distrikto
A Astara
AA Astaneh-e Aŝrafijeh
BA Bandar Anzali
F Fuman
H Haŝtpar
Lh Lahiĝan
Lr Langarud
R Raŝt
Rs Rudsar
Rb Rudbar
S Some'e Sara
Sh Ŝaft

Loĝantaro

El la loĝantoj dum la jaro 1996 46,8 % loĝis en urboj kaj 53,2 % en la malurba karmparo. La plej multaj loĝantoj denaske parolas la lingvon Gilaki. Krome en la nordokcidento de la provinco paroliĝas la lingvo Taleŝi. Ekde pluraj jardekoj en iuj partoj de la nordokcidento tamen dominas la azerbajĝana lingvo, la kun la turka parenca lingvo de la azerbajĝana loĝantaro de nordokcidenta Irano (la provincoj Ardabil, okcidenta kaj orienta Azerbajĝano de Irano).

la laguno Anzali de la Kaspia Maro

Historio

Kune kun "Irana Azerbaĵĝano" la provinco Gilan kaj sia ĉefurbo Raŝt estis plurfoje okupita de la Rusa Imperio respektive de Sovetunio: inter 1723 kaj 1736, 1909/11 kaj 1912, 1915 kaj 1918, 1920 kaj 1921, 1941 kaj 1946. Ĉi-tie instaliĝis la Irana Soveta Respubliko.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo greke retejo de la provinca organizo pri kultura heredaĵo (perse) greke provinca turisma retejo

Koordinatoj: 37° 19' 23" norde, 49° 30' 56" oriente