Gilbert Bécaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gilbert Bécaud
Bazaj informoj
Naskonomo François Gilbert Léopold Silly
Naskiĝo 24-an de oktobro 1927 (1927-10-24)
en Toulon,  Francio
Morto 18-an de decembro 2001 (2001-12-18) (74-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt,  Francio
Edz(in)o Monique Nicolas • Kitty Bécaud
Ĝenroj Ŝansono
Profesio kantisto, komponisto, aktoro, pianisto
Signifa instrumento
Piano
Persona informo
Naskonomo François Gilbert Léopold Silly
Aliaj nomoj François Bécaud
Mortokialo pulma kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Conservatory of Nice
Familio
Edz(in)o Monique Nicolas • Kitty Bécaud
Amkunulo Brigitte Bardot • Janet Woollacott
Infano Gilbert Jacques Marcel Bécaud
Okupo
Okupo komponistopianistokantistoaktorokantaŭtoro
Verkoj Roza
L'important c'est la rose
What Now My Love
Nathalie
Mes mains
vdr

François Gilbert Léopold Silly, artistnomo Gilbert Bécaud [ĴilbEr BekO] (24-an de oktobro 1927 en Toulon - 18-an de decembro 2001 en Parizo), estis franca kantisto, komponisto, pianisto kaj aktoro.

Bécaud dum sia kariero 33 foje aperis en la pariza muzikteatro Olympia kie li en 1954 akiris siajn unuajn grandajn sukcesojn pro la sving-stilo, la energia karaktero de siaj spektakloj kaj la granda entuziasmo per kiu la publiko akceptis lian kantarton. Pro tio li ricevis la kromnomon Monsieur 100 000 Volts (Sinjoro 100 000 voltoj). Li ĉiam vekis la impreson ke li daŭre movadis, kvazaŭ li estus elektre ŝargita. Aliaj tipaj karakterizaĵoj de liaj aperoj estis la malhelblua kompleto, blanka ĉemizo kaj blua kravato kun blankaj punktoj.

Gilbert Bécaud mortis, post kariero de pli ol kvindek jaroj, la 18-an de decembro 2001 en aĝo de 74 jaroj surŝipe de sia pariza domboato Aran pro pulma kancero. Li estis entombigita apud la aktorino Marie Trintignant en la pariza tombejo Père-Lachaise.