Gilbert Imlay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gilbert Imlay
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1754 (1754-02-09)
en Upper Freehold Township
Morto 20-an de novembro 1828 (1828-11-20) (74-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Mary Wollstonecraft vd
Amkunulo Mary Wollstonecraft vd
Infanoj Fanny Imlay vd
Profesio
Okupo verkistoentreprenistodiplomatomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gilbert IMLAY (9-a de februaro 1754 - 20-a de novembro 1828) estis oficiro dum la Usona Revolucio, aferisto kaj verkisto. Li spertis nedaŭran amrilaton kun la feminista verkistino Mary Wollstonecraft, el kiu rezultis la naskiĝo de unu filino, Fanny Imlay.

Post la Usona Revolucio, Imlay enloĝiĝis en Kentukio, kie li verkis sian Topografian Priskribon de la Okcidenta Teritorio de Nordameriko (anglalingve A Topographical Description of the Western Territory of North America). La libro estis finfine eldonigita en Londono en 1792. Gilbert Imlay cetere provis la romanan genron, kaj publikigis La Enmigruloj (The Emigrants) en 1793.

Imlay eliris el Usono en 1786 kaj alvenis al Londono, kie li fariĝis spekulaciisto kaj borsisto. En 1793, dum la franca revolucio, li fariĝis unu el la diplomatoj de Usono en Francio, samtempe daŭriginte siajn aferojn. Kiam liaj aferoj kaj amrilato kun Wollstonecraft disfalis en 1794, li revenis al Anglio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]