Gilles Joye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gilles Joye (1424142531-a de decembro, 1483) estis teologo, poeto, kantisto kaj komponisto de la franc-flandra skolo komponisto el la renesanco. Membrante la burgonjan skolon, li ĉefe estis konata pro siaj sekularaj kantoj, kiuj estis de lirika kaj graca stilo.

Gilles Joye

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eble li devenus deHe may have come from Courtrai, ĉar iu Oliver Joye, eble lia patro, estas tie identigebla por la jaro 1420. Gilles ŝajnas ĝuinti bonegan muzikan edukadon, verŝajne aŭ en Courtrai aŭ en Bruĝo, kie li estis dungita en 1449.

La 16-an de majo 1449 Gilles Joye unuan fojon estas dokumentebla: li estis kantisto ĉe la preĝejo Saint-Donatian en Bruĝo, tiu katedralo do, kun kiu li estos ligita dumvive. Dokumentoj el la katedralaj arkivoj montras, ke li ofte enestis malfacilaĵojn. Ekz la 15-an de marto 1451 estas raportata de li, ke li kune kun siaj amikoj Johannes Band kaj Jacobus Tayaert laŭtlegis dum la meso de la pasinta kristnasktago mokversoj pri siaj kolegoj. La 19-an de aŭgusto 1451 li estas admonita pro partopreno je stratbatalo, la 27-an de septembro 1451 pro vortŝanĝo kun la lernejestro, kiun li nomintis ‚confabulando ... ut iret in locum suum‘. La 7-an de januaro 1452 la kapitulo riproĉas Joye, Tayaert, Leonis kaj la komponiston Cornelius Heyns pro ilia eksplicita rifuzo, asisti la Succentor dum la motetkantado antaŭvespere de Epifanio; per tio ili protestis kontraŭ decido de la kapitulo, onte sufoki la tradician azenfeston.

Ekde 1453 ĝis 1460 Joye estis kanoniko ĉe la kolegiata preĝejo Mariae Himmelfahrt en Kleve. Ĉu tiu ĉi ofico estis ligita kun rezidodevoj, ne estas konata. Kiam Joye la 27-an de novembro 1454 kandidatiĝis kiel ĥorkantisto ĉe Saint-Donatian en Bruĝo, oni klarigis al li, ke li unue plibonigu sian vivokonduton kaj lernu bridi sian langon (‚abstinere ab ablocutionibus quibus habundare consuevit‘), antaŭ ĉio tamen separi sin de sia konkubino, kiu loĝas kun li kaj estas konata en la popolo kiel ‚Rosabelle‘ (‚vocatam in vulgo Rosabelle‘).

Neniu noto transvivas pri lia aktiveco inter 1454 kaj 1459 en la Malsupraj Landoj; surbaze de lia komponaĵo pri itala balado sur poemo de florenca samtempulo oni sugestis, ke li kelktempon pasigis en Italio, kion faris multaj aliaj franc-flandraj komponistoj el lia kaj la sekvantaj generacioj. En 1459 Joye estis denove estis en Bruĝo, kie li la 16-an de septembro 1459 iĝis kanoniko ĉe Saint-Donatian, jaron poste, la 3-an de novembro 1460, vikario ĉe Saint-Basil, filialo de Saint-Donatians.

Ekde septembro 1462 Joye estis membro de la burgonja kortegokapelo de Filipo la bona, unue kiel kleriko, poste kiel subpastro, kaj ekde 1467, transprenite de Karlo la sentima, flanke de tiel gravaj komponistoj kiel Hayne van Ghizeghem, Robert Morton, Antoine Busnoys, ĝis 1468 en ĉi tiu institucio. Poste li paŭzis pro malsano, tamen oficiale apartenis al la kapelo ĝis 1470/71.

Ankaŭ dum lia membreco en la kortegokapelo Joye plenumis taskojn kiel kleriko kaj muzikisto en diversaj preĝejoj. Ekde 1465 ĝis 1473 li estis pastro (pastor parochialis) ĉe Saint-Hippolyte (Oude Kerk) en Delft. Li servis kelkfoje ĉe Saint-Donatian kiel muzika ekspertizisto, ekz. je la enirekzamenoj de ontaj ĥorknaboj.

En 1470 li donacis kiel kanoniko de Saint-Johannes-van-der-Coutre iom grandaj monsumojn por la ĥorknaboj kaj kiel magister fabrice li donacis inter 1467 kaj 69 multan monon por la kopiado de polifonia muziko. En 1468 li administris la dukajn fondaĵojn kaj akiris du altvalorajn gradualarojn ĉe la librovendisto Jean de Clerc, al kiu li tamen ŝuldis la monsumon ankoraŭ 1481 kaj 1482. En 1482 Joye kaj la kantisto Pierre Basin ĉeestis la provludon de 3 kandidatoj por la ofico de orgenisto ĉe Saint-Donatian bei. La postenon ricevis finfine Eustacius de Paris.

Gilles Joye mortis la 31-an de decembro 1483 kaj malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj ekestantaj je la reguligo de liaj ŝuldoj li ricevis belan entombigon, je kiu sonoris la sonorilo ‚Lenaerd‘ de la katedralo Saint-Donatian. Oni legis multajn mortintomesojn je lia memoro, por kiuj li postlasintis fondaĵon. Lia tombo troviĝis en la sakristio de la katedralo.

La portreto de Gilles Joyes[redakti | redakti fonton]

Verŝajne Gilles Joye vidis sin mem kiel grava persono. Atesto de tiu ĉi konscio estas la elstara portreto de Gilles Joyes, 1472 ekestinta kaj atribuita al Hans Memling. Laŭ enskribaĵo en la kadro oni ekscias, ke Joye tiam aĝis 47 jarojn. Origine ĝi estis la dekstra tabulo de diptiko, kies maldekstra, malaperinta flanko montris la Di-patrinon. Joye ne estas prezentata kiel muzikisto, samkiel Jacob Obrecht pli ol 20 jarojn poste, sed kiel adoranto. Okulfrapa estas 2 oraj ringojĉe la maldekstra mano. Unu montras la blazonon de Joye kiel konata de lia tombejo, la alia bluan ŝtonon. La pertreto nun estas en la Sterling and Francine Clark Art Institute en Williamstown, Massachusetts.

Muziko[redakti | redakti fonton]

De Gilles Joye nur 5 kanzonoj estas postlasitaj. Laŭstile ili peras inter la kanzonoj de Gilles Binchois kaj Antoine Busnois.

Ĉiu muziko transdaŭriĝinta estas voĉkanta, sekulara kaj por nur tri voĉoj. Kvar el liaj verkoj estas rondeloj en la franca (kvankam la teksto por unu rondelo perdiĝis), kaj unu estas itala balado, eble verkita inter 1454 kaj 1459, kiam li eble estus en Italio. La kantoj de Joye estas tipaj por la burgonja sekulara muziko de la epoko; ili estas melodiaj, klaraj kaj lirika laŭstile. Unu e ili, Ce qu'on fait, estas malkaŝe obscena. Neniu sakrala muziko estas konata kiel atribuendaj kun certeco al Joye, sed du anonimajn mesoj baziĝantaj sur la samtempa poemo O rosa bella oni atribuas al Joye pro stilaj kaŭzoj; krome, la simileco de la teksto O rosa bella al la nomo de lia favora amovendistino, kune kun la ĝenerale senpietata karaktero evidenta en lia vivo kaj cetera verkaro, subtenus tiun ĉi hipotezon.

Joye estas unu el la komponistoj menciitaj en la fama poemo de Guillaume Crétin Déploration sur le trépas de Jean Ockeghem verkita okaze de la morto de Johannes Ockeghem en 1497; en ĝi li estas unu el la anĝeloj bonvenantaj Ockeghem en la ĉielo. La komponistoj menciitaj de Crétin longtempe estis uzata kiel listo de tiuj ĉi, kiuj estis konsiderataj kiel la plej famaj dum la malfrua 15-a jarcento, kio do nidicus la reputacion de Joye, malgraŭ de la malgranda nombro de liaj verkoj transdaŭriĝintaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ce qu'on fait a catimini (3 voĉoj, rondelo, en la franca)
  2. Mercy mon dueil je ne supplied (3 voĉoj, rondelo, en la franca)
  3. Non pas que je veuille penser (3 voices, rondelo, en la franca)
  4. Senteksta rondelo, ankaŭ por tri voĉoj
  5. Poy ché crudel Fortuna et rio Distino (3 voĉoj, balado, en la itala)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • David Fallows: "Gilles Joye", Grove Music Online, ed. L. Macy (Accessed January 11, 2006), (subscription access)
  • "Gilles Joye," The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4 (Note: Reese asertas, ke Joye ankaŭ estis teologo kaj poeto; tio ĉi deduktiĝas de la biografia kompilado de F.J. Foppens en 1731, Compendium chronologicum episcoporum brugensium (Bruĝo, 1731), sed pli aktuala studo de F. Van Molle (1960) refutas tion montrante, ke Foppens intermiksis Joye kun iu ajn alia.)