Gilly VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Gilly VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gilly.

Gilly
Blazono de Gilly
Blazono de Gilly
Blazono de Gilly
Gilly
Gilly
Gilly
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 27′ 27″ N 6° 17′ 46″ O / 46.45750 °N, 6.29611 °O / 46.45750; 6.29611 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 27″ N 6° 17′ 46″ O / 46.45750 °N, 6.29611 °O / 46.45750; 6.29611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 981
Areo 7,76 km²
Alteco 484 m super marnivelo
Poŝtkodo 1182
Komunumkodo 5857
Mapo de Gilly
Mapo de Gilly
Situa mapo de Gilly
vdr

Gilly estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 981 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gilly situas la montetoĉeno Côte inter la Lago Lemano kaj la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 10 metrojn super la laga nivelo kun bona belvido al la Lemana Baseno kaj la Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gilly, la vilaĝeto Vincy, kaj diversaj vitejbienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,76 km², de kiuj 33,4% estas kovritaj de arbaro, 55,9% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gilly limas en nordo al Essertines-sur-Rolle, en oriento al Tartegnin, en sudoriento al Rolle, en sudo al Bursinel, en okcidento al Bursins, kaj en nordokcidento al Burtigny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Gilly pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Nyon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu en sudo pasas tra la komunuma teritorio, situas en distanco de proksimume 3 kilometroj sudokcidente de la komunumo apud Gland. La stacidomo Gilly-Bursinel ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu en sudo pasas tra la komunuma teritorio, situas sur la teritorio de la najbara komunumo Bursinel. Pere de poŝtaŭtolinio de Gland al Rolle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gilly datiĝas el la jaro 1179 kiel de iusliaco. Dum mezepoko la Abatejo Romainmôtier posedis bienojn sur la teritorio de la komunumo, kie situis la Kastelo La Motte detruita en la jaro 1292 kaj la Kastelo Vincy detruita en la jaro 1530 de bernaj trupoj. Ek de la 14-a jarcento Gilly unue apartenis al la Senjoroj de Rolle kaj poste al la Senjoroj de Vincy kaj fine al la Senjoroj de Mont. Sub la vberna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la loko apartenis al la Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Rolle, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi estis kun efiko de la 1-a de januaro 2008 atribuita al la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Gilly

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]