Giloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giloj
nacio
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
la precipa vivteritorio de la giloj malhelverde sude de la Kaspia Maro (dekstre intense violkolore la teritorio de la mazandarananoj

La giloj (en la gila lingvo گیلک, gilaki) estas iranlingva etno kies precipa vivregiono estas la provinco Gilano ("lando de la giloj") en nordokcidenta Irano. Kune kun la mazandarananoj, la giloj konsistigas la "kaspiajn etnojn", kiuj loĝas ĉe la suda marborda regiono de la Kaspia Maro. La giloj parolas la gilan lingvon, kiu estas proksime rilata al la mazandarana lingvo - ambaŭ apartenas al la irana lingvaro.

En 2000 ekzistis ĉirkaŭ 2,4 milionoj da giloj, forta kresko kompare al la stato de 1,9 milionoj da etnanoj en 1990. En 1977, universitato estis konstruita en Raŝto, la plej granda urbo de la provinco Gilano.