Kimĉio

El Vikipedio
(Alidirektita el Gimĉio)
Saltu al: navigado, serĉo

[redakti] Kimĉio

Kimĉio
Korea Nomo
Reviziita latinigo Gimĉio
McCune-Reischauer
Han-gul 김치
Hanĝa 沈菜
Gimchi.jpg

Kimĉio estas koredevena fermentigita vegetaĵa plado, kiu kutime baziĝas sur la brasiko.

Pekina brasiko, rafano, ajlo, kapsiko, papriko, printempa cepeto, fermentita salikoko, zingibro, salo, kaj sukero estas kutimaj ingrediencoj. Estas variantoj, inkluzive de kaktugio, bazita sur rafano, kaj kiu ne enhavas brasikon, kaj oisobagio, kimĉio kun farĉita kukumo. Kaetnipo, aŭ sezamfolia kimĉio, havas tavolojn da sezamfolioj, marinitaj en sojsaŭco, piproj, ajlo, verdaj cepoj, kaj aliaj spicoj.

Laktobaciloj estas tre implikitaj en la fermentiĝo de kimĉio, kio rezultigas pli altan enhavon da laktoacido ol en jogurto.

Kimĉio antaŭe prononciĝis koree ĉim-ĉae (Han-gul: 침채; Hanĝa: 沈菜), kiu signifas "trempiĝita vegetaĵo".

[redakti] Ekstera ligilo

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj