Lauterbrunnen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gimmelwald)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lauterbrunnen (stacidomo).
Monda heredaĵo de UNESKO
Lauterbrunnen
Blazono de Lauterbrunnen
Blazono de Lauterbrunnen
Blazono de Lauterbrunnen
Lauterbrunnen
Lauterbrunnen
Lauterbrunnen
vilaĝokomunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 36′ 0″ N 7° 54′ 32″ O / 46.60000 °N, 7.90889 °O / 46.60000; 7.90889 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 0″ N 7° 54′ 32″ O / 46.60000 °N, 7.90889 °O / 46.60000; 7.90889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2558
Areo 164,56 km²
Alteco 795 m super marnivelo
Poŝtkodo 3822
Komunumkodo 0584
Mapo de Lauterbrunnen
Mapo de Lauterbrunnen
Mapo de Lauterbrunnen
vdr


Lauterbrunnen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2558 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lauterbrunnen situas en la Alpoj en Berna Oberlando, proksimume 15 kilometrojn sude de Interlaken ĉe la piedo de la monto Jungfrau. Al la komunumo Lauterbrunnen apartenas la fama skiturisma loko Wengen, de kie ekas la fama montara fervojlinio al la jugo de Jungfrau. La aliaj vilaĝoj de la komunumo estas Lauterbrunnen, Mürren, Gimmelwald, Stechelberg kaj Isenfluh. Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la fonto de la Blanka Lütschine. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 4158 m s.m. la kulmino de Jungfrau, la plej malalta punkto situas sur alteco de 728 m s.m. en Sandweidli apud la bordo de Blanka Lütschine. Krom la Jungfrau-regiono (kiu estas monda naturheredaĵo de UNESKO) grava vidindaĵo estas la akvofaloj de Trümmelbach kun la glaĉera ravino. Sur la komunuma teritorio situas Eiger-Glaĉero, Giesen-Glaĉero kaj aliaj firnoj kaj glaĉeroj de la Jungfrau-Regiono.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 164,56 km², de kiuj 17,5% estas kovritaj de arbaro, 22,4% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado, la resto, do pli ol la duono de la teritorio konsistas el almontara rokdezerto kaj glaĉero.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lauterbrunnen limas en nordo al Gündlischwand, en nordnordoriento al Lütschental, en oriento al Grindelwald, en sudoriento al Fieschertal (VS), en sudo al Blatten, en sudokcidento al Kandersteg, en okcidento al Reichenbach en Kander-Valo, en nordokcidento al Aeschi ĉe Spiez, kaj en nordnordokcidento al Saxeten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al la komonumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Interlaken. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la Bernaj Oberlandaj Fervojoj. Estas linio de Interlaken al Lauterbrunnen, kun flankaj linioj al Mürren, Wengen kaj Stechelberg. De Wengen trans Grosse Scheidegg kondukas la fervojo al la jugo de Jungfrau, kie troviĝas la plej altnivela fervojstacio de Eŭropo. En Lauterbrunnen krome troviĝas helikoptera bazo de Air Glacier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lauterbrunnen datiĝas el la jaro 1240 kiel claro fonte. Lauterbrunnen estis dum mezepoko koloniigita de Valzoj venintaj el Valezo.

Dum mezepoko Lauterbrunnen parte apartenis al la Senjorujo Unspunnen kaj estis en la 13-a kaj 14-a jarcento akirita de la Monaĥejo Interlaken. Setlis en Lauterbrunnen ankaŭ la valezaj Baronoj de Trun, kiuj devenis el la Valo de Lötschen. En la jaro 1349 la vilaĝanoj de Lauterbrunnen partoprenis la ribelado kontraŭ la monaĥejo. La valzoj post la malvenko de la ribelado estis aparte forte punitaj. En la jaro 1487 ĝis 1488 la loĝantoj de la valo de Lauterbrunnen konstruis sen permeso de la Monaĥejo Interlaken propran preĝejon, kiu estis filio de la preĝejo de Gsteig. Post la reformacio en la jaro 1528 la komunumo de Berno, kiu al si havigis la posedaĵojn de la iama monaĥejo, estis atribuita al la Voktejo Interlaken. La valanjoj de Lauterbrunnen unue kontraŭstaris la reformacion, ĝis ili finfine devis kapitualcii antaŭ la bernaj trupoj kaj submetiĝi al la berna regado. La voktejo Interlaken post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]