Gimnastika rado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gimnastika rado
sporta fako
cirkarto • gimnastiko
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
gimnastika rado
rada gimnastikado sur glacio
para gimnastikado per gimnastika rado

La gimnastikilo origine en la germana lingvo nomata Rhönrad, en aliaj lingvoj kutime simple ekvivalente al la nomo "gimnastika rado", estas sportilo el du paralelaj grandaj radoj, ligitaj per ses bastonoj (du simplaj bastonoj, du mantenilaj bastonoj kaj du porpiedaj bretetaj bastonoj). La diametro de la radoj kaj do de la tuta sportilo varias laŭ la alteco de la sportanto uzanta ĝin, tiel ke la persono povas senpene stari sur la du bretetaj bastonoj kaj samtempe manteni la tenilajn bastonojn. Eblas fiksi la piedojn per ledaj rimenoj. Ekzistas gimnastikaj radoj en diametro de inter 130 kaj 245 centimetroj. Ili pezas inter 40 kaj 60 kilogramojn, ekzistas en diversaj dikecoj kaj koloroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gimnastikilo inventiĝis kaj patentiĝis en 1925 fare de Otto Feick en la loĝloko Schönau an der Brend en la bavara parto de la mezalta montaro Rhön. Praformon de la ilo li jam evoluigis inter la jaro 1920 kaj 1922 en Ludwigshafen am Rhein, en gimnastika klubo kiun li mem kunfondis. Nur en la sekva jaro la nomo „Rhönrad“ kopirajte protektiĝis kaj aldoniĝis al la patento. Unua internacia turniro de la nova sportilo okazis en 1930 en Bad Kissingen. Kadre la Somera Olimpiko 1936 en Berlino la nova sporta fako publike montriĝis ekster la kadro de la oficialaj olimpikaj sportoj.

Nuntempe gimnastikado per la sportilo ankaŭ vaste konatas ekster la limoj de Germanio. En la jaro 1995 fondiĝis la internacia ligo de rada gimnastikado, kies mallongigo IRV indikas pri la germanlingva nomformo Internationaler Rhönradturn-Verband kaj kiu havas sian sidejon en Berno, Svislando. De tiam ĉiujn du jarojn okazas monda ĉampionumo en rada gimnastikado, kaj plia ĉampionumo pri gajno de monda teama pokalo.

Ekde kelkaj jaroj ekzistas dua sportilo de nur unu rado, kiu iĝis dua sportilo de la internacia ligo. Ĝi en la angla lingvo nomatas "Cyr Wheel", do "rado Cyr" (Daniel Cyr estas sportisto kiu per gajno de la arĝenta medalo en la pariza festivalo Mondial du Cirque de Demain en 2003 signife kontribuis al konatiĝo de la sportilo), kaj en 2013 unuafoje okazis monda ĉampionumo en tiu fako.

Mondaj ĉampionumoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Urbo Lando
1995 1-a Den Helder  Nederlando
1997 2-a Antverpeno  Belgio
1999 3-a Limburg an der Lahn  Germanio
2001 4-a Liestal   Svislando
2003 5-a Lillehammer  Norvegio
2005 6-a Akeno
Bütgenbach
 Germanio
 Belgio
2007 7-a Salcburgo  Aŭstrio
2009 8-a Baar   Svislando
2011 9-a Arnsberg  Germanio
2013 10-a Ĉikago  Usono
2015 11-a Lignano Sabbiadoro  Italio