Ginko
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: fosiloj trovita Ĵuraso - Plioceno | ||||||||||||
Ginkgo-folioj
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||
|
|
||||||||||||
|
G. biloba L. |
Ginko aperis en la permio. Alta, decidua, monoklina arbo. Nature vivas en Ĉinio, de tio ĝi estis portata al Japanio, plurloke uzatas kiel ornamplanto. Ĝiaj folioj similas al mana ventumilo. La polenaj floroj aspektas amente. La stamenaj floroj kun du prosemoj sidas sur pedunklo. La semoj havas neagrablan rancan odoron. La ekstera ŝelo estas suka, la interna kerno estas malmola.
En pluraj lokoj ginkoj estis plantitaj fare de E-o kluboj (ekzemple en Bersée), kiel "Esperanto-arbon". Konjekteble ĉar onidire tiu estis la unua arbo, kiu reekkreskis en Hiroŝimo post ties neniigo.
Beletre, jen japana poemo de Yosano Akiko (1878-1942) pri ginko:
- Super monteto
- Pendas luno sinka
- En lumo flirtas
- Kvazaŭ birdeto ora
- Folia fluo ginka
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ Sun (1998). Ginkgo biloba. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 May 2006. Listigita kiel (EN B1+2c v2.3)
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.ucmp.berkeley.edu/seedplants/ginkgoales/ginkgo.html
http://www.planet-weimar.de
The Ginkgo Pages
Malnova Ginkgo-arbo en Bambergo/Bavario