Ginko
Ginko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: fosiloj trovita Ĵuraso - Plioceno | ||||||||||||
Ginkgo-folioj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
G. biloba L. L. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ginko aperis en la permio. Alta, decidua, monoklina arbo. Nature vivas en Ĉinio, de tio ĝi estis portata al Japanio, plurloke uzatas kiel ornamplanto. Ĝiaj folioj similas al mana ventumilo. La polenaj floroj aspektas amente. La stamenaj floroj kun du prosemoj sidas sur pedunklo. La semoj havas neagrablan rancan odoron. La ekstera ŝelo estas suka, la interna kerno estas malmola.
En pluraj lokoj ginkoj estis plantitaj fare de E-o kluboj (ekzemple en Bersée), kiel "Esperanto-arbo". Konjekteble ĉar onidire tiu estis la unua arbo, kiu reekkreskis en Hiroŝimo post ties neniigo.
Beletre, jen japana poemo de Yosano Akiko (1878-1942) pri ginko:
- Super monteto
- Pendas luno sinka
- En lumo flirtas
- Kvazaŭ birdeto ora
- Folia fluo ginka
Notoj kaj referencoj
- ↑ Sun (1998). Ginkgo biloba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Listigita kiel (EN B1+2c v2.3)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.ucmp.berkeley.edu/seedplants/ginkgoales/ginkgo.html greke http://www.planet-weimar.de greke The Ginkgo Pages greke Malnova Ginkgo-arbo en Bambergo/Bavario