Gintaras Steponavičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gintaras Steponavičius (naskiĝis la 23-an de julio 1967(nun 1967-07-23) en Klaipėda) estas politikisto kaj juristo de Litovio. Li studis juron en la Universitato Vilno kaj poste plustudis en la universitatoj de Hago (Nederlando, 1990), Kopenhago (Danio, 1991), Birmingham (Britio, 1992) kaj Groningen (Nederlando, 1999). De 1994 ĝis 1999 li promociige plustudis en la Universitato Vilno. Ekde la 9-a de decembro 2008 li estas ministro pri edukado kaj scienco en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009.

Li estas membro de la Liberala Movado de la Respubliko Litovio.